Lia ridego

Mirinda Publikigita: 2021-09-29 09:48:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de oktobro, 1971, en la 26a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estis adoptita per frakase grandega plimulto la rezolucio n-ro 2758 pri restarigo de ĉiuj laŭleĝaj rajtoj de Ĉina Popola Respubliko en la UN. La 15an de novembro la ĉina delegacio unuafoje ĉeestis al la Ĝenerala Asembleo de UN kaj estis fokusita de ĉiuj. Raportistoj demandis delegaciestron Qiao Guanhua, “Ĉu vi povas paroli vian nunan senton s-ro Qiao?” Li ridegis levigante kapon, kio kortuŝis ĉiujn aliajn. Sekundojn poste, li diris: “Ĉu mia vizaĝesprimo jam respondis vian demandon?” Tiel naskiĝis la konata foto: Ridego de Qiao.

Komence de la kuranta jaro, parolante pri la 50a datreveno de restarigo de laŭleĝa sidloko de Ĉinio en la UN, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke post kiam la granda lando kun kvarono de la tutmonda populacio revenis al la familio de la UN, la UN vere posedis reprezentecon. Al la paco kaj disvolviĝo de la mondo estis aldonita fidinda kaj dependebla forto, kiu ĝuste estas Ĉina Popola Respubliko.


Dividu