Tian Zhiwei, protektanto de sovaĝaj birdoj

Pluveta Publikigita: 2021-12-08 14:58:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tian Zhiwei, protektanto de sovaĝaj birdoj, nutras la birdojn en la savstacio Daqinghe en la gubernio Laoting, norda ĉina provinco Hebei, la 7-an de decembro 2021. Ĉiujare milionoj da migrantaj birdoj amasiĝas al la gubernio Laoting dum sia migrado. Tian Zhiwei, 52-jara, sin dediĉas al protektado kaj savado de sovaĝaj birdoj ekde 2004. En 2011, li establis savstacion en la gubernio Laoting. Kun areo de 35 muoj, la savstacio savis, adoptis kaj liberigis pli ol 100 speciojn kaj dekojn da miloj da sovaĝaj birdoj.


Dividu