“Drako Sinjorino” en MKO

Pluveta Publikigita: 2021-12-09 21:19:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la rondo de Monda Komerca Organizo, Zhao Hong estas fameta persono. Kelkaj eksterlandaj kolegoj ŝerce nomis ŝin "Drako Sinjorino. Ŝi servis kiel membro de Departemento pri Konflikta Solvo de la MKO de 2016 ĝis 2020. Ŝi ne nur konas la regulojn, sed ankaŭ kuraĝis paroli por evoluantaj landoj kaj malgrandaj landoj, bone uzis regulojn por defendi la rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj, kaj kuraĝis esprimi siajn opiniojn.

Antaŭ ol servo kiel membro de la departemento, Zhao Hong laboris en Konstanta Delagacio de Ĉinio al la MKO. Iam Usono, Japanio kaj aliaj landoj iniciatis sekretan intertraktadon, kiu grave influis la interesojn de evoluantaj landoj. Poste Zhao Hong faris parolon dum 40 minutoj en la kunveno de koncerna konsilio de MOK, plene citante la travideblecan principon de MKO kaj rilatajn leĝojn. La regularo donas al evoluantaj landoj eblecon esprimi efikajn opiniojn pri la enhavo de la intertraktado. La parolado ŝokis la tutan rondon de MKO kaj ricevis gratulon kaj dankon de Arĝentino kaj aliaj landoj. Fine la planoj de Usono, Japanio kaj aliaj landoj falis en sakstraton.

Dividu