La ligoj inter kroata kaj ĉina literaturo.

Alessandra Madella Publikigita: 2022-01-04 19:59:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Spomenka Štimec estas esperant-lingva verkistino el Kroatio. Ŝi estis sekretariino de la Esperantlingva Verkista Asocio, kiun fondis Tibor Sekeli en Budapeŝto en 1982, kaj ŝi estas nun membro de la Akademio Literatura de Esperanto. La internacia literatura organizaĵo Esperanta PEN konsideras ŝin inter la kvin plej elstaraj verkistoj indaj esti kandidatoj por la Nobel-Premio pri Literaturo. En 2021, por celebri la Zamenhofan Feston, kiu estas tradicie la Tago de la Esperanta libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponis simbolan tutmondan legadon de ŝia libro “Hodler en Mostar” (2006). En tiu ĉi unua parto de la intervjuo, ŝi priparolas siajn esploradojn pri la ligoj inter kroata kaj ĉina literaturo.

SŠ: Spomenka Štimec

AM: Alessandra Madella

AM: Kiam vi komencis vian esploradon kaj kolektadon pri la historio de esperanta literaturo en Kroatio?

SŠ: Mi laboris profesie por Esperanto en Internacia Kultura Servo ekde 1972 ĝis la milito en Kroatio, 1991, fakte ĝis 1994 kiam mi forlasis la IKSon kaj enposteniĝis en la ambasadejo de Malajzio en Kroatio. IKS eldonis librojn, mi vivis apud esperantaj libroj kaj riĉa Esperanto-Biblioteko. Mia oficejo estis Esperanto-Klubo en Str. Amruševa 5. Tra mia oficejo promenadis la plej grandaj kroataj tradukistoj el/al Esperanto. Mi estis parto de ilia vivo, kaj ili de la mia. En 1978 mi ricevis en UK de Varna en Bulgario premion por novelo “Nepagipova lando” kaj mi eniris Esperantan literaturon.

AM: Ĉu vi ofte persone vizitis aziajn landojn?

SŠ: Jes. Legu mian libron “Geografioj de miaj memoroj”.

AM: Kiu estis la unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina lingvo? Kiun rolon ludis Esperanto en tio?

SŠ: La unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina okazis en Ŝanhajo, kie funkciis eldonejo Ŝangiru, en 1931. Temis pri la verko “Konfeso” de la kroata instruistino Milka Pogačić. Esperantigis instruistino Antonija Jozičić kaj presigis proprakoste la esperantan eldonon en eta urbo ĉe la bosnia landlimo, Kostajnica en 1913!!! La tradukistino partoprenis en UK de Krakov en 1912. (En mia verko “Hodler en Mostar” mi sidigis ŝin malantaŭ Hector Hodler dum UK… ) Mi ne scias, kiel la libro atingis Ĉinion. Tiutempe ĉinoj ne kutimis traduki frazon post frazo, de la tradukata libro, sed rakontis la enhavon de ĉiu ĉapitro. Tiel la tradukita teksto ne estas tro dika.

AM: Kiel vi komprenis, ke Vasilij Eroŝenko ludis rolon en tiu traduko?

SŠ: Mi demandis multajn ĉinojn, ĉu iu scias ion pri iu ĉina esperantisto Wang Luyan. Neniu aŭdis lian nomon. Neniu ĉino povis diri al mi ion pri li. Kaj tiam mi mem trovis spuron pri li en la interesega libro “Historio de Esperanto en Ĉinio”. Te mi vidis foton de Vasilij Eroŝenko kaj lia akompananto Wang Luyan dum la komuna vojaĝo… kaj mi konkludis, kiu puŝis Wang Luyan okupiĝi pri tradukado de slava libro al la ĉina. Ĉinoj ŝatis Eroŝenkon. Kiam li malaperis el la publika vivo, ĉar forveturis al la norda Kolima, ĉinoj en rusaj gazetoj publikigis anoncon, ke ili serĉas Eroŝenkon.

AM: Ĉu aliaj famaj libroj de kroata literaturo estis tradukitaj al la ĉina en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento?

SŠ: La plej fama estas romano pri la konata kroata surĉevala ludo kie oni ĵetas lancon por trafi ringon. Alka, estas la kroata nomo de ĝi. Oni ludas tiun ludon eĉ nuntempe, tre pompe, en festaj folkloraj vestoj. Tio estas granda turisma evento en la urbo Sinj. Pri iu ano de la ringludo la kroata verkisto Dinko Šimunović verkis romanon “Ano de l’Ringludo”. Tiu romano estis esperantigita de d-ro Fran Janjiĉ kaj publikigita en Germanio en Lepsiko ĉe la eldonejo Ferdinand Hirsch und Sohn, 1926, ĉinigita fare de Su Fang Si kaj publikigita ĉe la sama eldonejo en Ŝanhajo en 1936. (Nun jam oni tradukis frazon post frazo.)

AM: Ĉu nur esperantistoj konscias pri tiuj ligoj pere de Esperanto inter kroata kaj ĉina literaturo?

SŠ: Tio estas iom konata kultura fenomeno en Kroatio. Sciis pri ĝi la politkisto Dražen Budiša, kiam li partoprenis ofican vojaĝon al la Ĉina Parlamento. Li proponis, ke la donaco por ĉinoj estu represo de la traduko pri “Ringludo” en la ĉina. Tiel nia modesta eldono el Ŝanhajo ricevis belan ŝtatan skatolon kun la kroata blazono kaj ĝi estis la oficiala donaco de la kroata delegacio al la ĉinaj kolegoj. Mi ne scias ĉu iu alia esperanta libro atingis tian “politikan karieron” kiel “Ano de l’ Ringludo”...

AM: Kiujn planojn vi havas por venonta libro aŭ esplorado pri kroata Esperanto-kulturo?

SŠ: Hu. Mi trovis ion mirindan en nia esperanta biblioteko: granda estona poetino Hilda Dresen korespondis kun la kroata esperanta poeto Josip Velebit duonjarcenton. Tio estas lirika historio… mi analizis centon da leteroj kaj finverkis hieraŭ nokte: “Hilda al Josip”.


Dividu