La plej junaj specialaj ekonomiaj zonoj

Mirinda Publikigita: 2022-04-06 16:04:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi iam aŭdis la vortojn “speciala ekonomia zono” en niaj novaĵoj? La plej novaj du specialaj ekonomiaj zonoj situas en Xinjiang. Hodiaŭ ni parolu pri tio.

Vi eble konas Xinjiang, se ne, bv. akceptu la jenan liston, mi jam detale parolis pri tiu mirinda loko. Maje de 2010 du malgrandaj urboj en okcidenta landlimo Kashgaro kaj Khorgos estis difinitaj kiel specialaj ekonomiaj zonoj de la lando.

Khorgos estas la plej juna gubernio establita en 2014. Samtempe ĝi ankaŭ estas la plej juna “speciala ekonomia zono”. Per tiu nova urbo area je 73 km2, la naturgaso de Turkmenio estas kondukita al Ŝanhajo kaj Kantono de Ĉinio.

Khorgos situas en kazaĥa aŭtonoma subprovinco Yili de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, ĉe okcidenta landlimo de Ĉinio. Ĝi najbaras kun Kazaĥio kaj distancas kun Urumĉio je 670 km kaj 378 km kun Almato, la antaŭa ĉefurbo de Kazaĥio kaj centra urbo de meza Azio.

En 1881 Khorgos fariĝis oficiala komerca haveno inter Ĉinio kaj Rusio. En 2006 Ĉinio kaj Kazaĥio kune establis Internacian Landliman Kunlaboran Centron en Khorgos, kiu estas la unua translanda liberkomerca zono de la mondo. En la totala areo Ĉinio okupas 3,43 km2 kaj Kazaĥio okupas 2,17 km2.

Khorgos-ekonomia ekspluata zono ankaŭ estas la ekzempla zono de regiona kunlaboro kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. En tiu zono homoj de la du landoj ĝuas nul-imposton de dogano. En 2020 Khorgos efektivigis malnetan enlandan produkton de 19,3 miliardoj da juanoj (3 miliardoj da usonaj dolaroj).

Parolante pri Kashgaro, ni jam menciis ĝin en la videaĵoj pri Afganio kaj Xinjiang. Ĉu vi memoras? Ne? Ne gravas, jen estas la antaŭaj videaĵoj, klaku kaj rekonu ĝin!

Kashgaro situas en nordokcidenta Ĉinio kaj sudokcidenta de Xinjiang, ĝi havas tri horojn de tempodiferenco kun Pekino. Kashgaro estas la okcidenta pordo de Ĉinio kaj najbaras kun Taĝikio okcidente kaj sudokcidente kun Afganio kaj Pakistano. Ĉu vi memoras la afganan filmon “Kurantoj de Kajto”, kiu gajnis la oskaran premion? Ĝi estis filmita en Kashgaro. Kashgaro de antikveco jam estis grava nodo de komunikiĝoj de Silka Vojo kaj internacia bazaro por ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj. En 2020, kiel la unua speciala ekonomia zono en la ĉina interno, Kashgaro realigis produktvaloron de 113 miliardoj da juanoj (18 miliardoj da usonaj dolaroj). Februare ĉijare Kashgaro fariĝis sinteza pruvzono de translanda elektronika negoco de la lando.

Dividu