Pri Anĝelika, ĉina princino de bataloj kaj amoj

Alessandra Madella Publikigita: 2022-06-09 15:07:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la ena korto de kastelo Este en la norditala urbo Ferrara, estas nun interesa skulptura ekspozicio nomata “Pri la inoj, la kavaliroj, la bataloj, la amoj” (itale, “Le donne, i cavallier, l’arme, gli amori”). La titolo citas la komencajn vortojn de la poemo FURIOZA ORLANDO (Orlando Furioso) de Ludovico Ariosto (1474-1533), unue publikita tie en 1516. Fakte, Ariosto laboris por la dukoj Este, senjoroj de la urbo, ne nur kiel poeto, sed ankaŭ kiel funkciulo. Interalie, li regis por ili dum kelka tempo la toskanan provincon Garfagnana, najbare al monta kaj mara urbo Massa Carrara, la sidejo de venontjara kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Inter la skulptaĵoj pri la poemo en la kastela korto, rekoneblas la batalanta heroino Bradamante kaj la angla kavaliro Astolfo sur sia hipogrifo. Li fiere montras grandan botelon, sur kiu estas skribita “La saĝo de Orlando”. Astolfo, fakte, flugis al la Luno por repreni el tie la saĝon, kiun la plej virta kavaliro de imperiestro Karolo la Granda perdis pro sia malfeliĉa amo je la bela Anĝelika. Ŝi estis junulino kun magiaj povoj kaj nerezistebla ĉarmo, filino de la reĝo de Ĉinio, Galafrone. Estas duboj, ĉu la vorto “Catai” signifis tiam ekzakte nuntempan Ĉinion, ĉar ĝi estas priskribita kiel loko “inter Barato kaj Tartario”. Kiel ajn, la statuoj de Sara Bolzani kaj Nicola Zamboni en la korto de la kastelo montras Anĝelika kun ĉin-stilaj vestoj sur batal-ĉaro ornamita je ĉinaj gruoj.

La kreinto de Anĝelika estis, fakte, la antaŭulo de Ariosto, Matteo Maria Boiardo (1441-1494), grafo de urbeto Scandiano kaj aŭtoro de la poemo ENAMIĜINTA ORLANDO (Orlando innamorato), parte publikigita en 1483 kaj komplete en 1495. La poemo estis laŭte legata kaj ludata en la kortego de Ferrara, elegante kopiata mane por prestiĝaj diplomataj donacoj al aliaj regantoj kaj vaste disvastigata pere de la ĵus eltrovita presarto. Ĝi estis tiel populara, ke la unuaj eldonoj estis rapide forkonsumitaj kaj ne plu ekzistas fizike. Fakte, Boiardo sukcesis intermiksi toskanan renesancan humanismon kun la kavalira literaturo el la mezepoko, kiu en la dekkvina jarcento estis ankoraŭ unu el la plej ŝatataj ĝenroj en Ferrara kaj la aliaj kortegoj de la Pada Valo. Plie, li kunmetis du apartajn branĉojn de kavaliraj poemoj en sian romanon: la karolan ciklon pri la lukto de imperiestro Karolo la Granda kontraŭ la islama invado kaj la bretonan ciklon de magiaj kaj amaj aventuroj de la Ronda Tablo de Reĝo Arturo. Orlando aŭ Rolando estis grafo, kiu historie falis dum la batalo de Roncesvalles sur la hispanaj Pireneoj en 778. Francaj kaj italaj stratkantistoj igis lin la plej forta paladino de Karolo, modelo de forto, fidelo, prudento kaj ĉasteco. Li eĉ votis ne havi geedzajn rilatojn kun sia bela edzino ĝis kiam li konkeros regnon. Sed Boiardo amuze renversas la moralan statuson de Orlando kaj faras tion pere de Anĝelika, kies ĉarmon neniu povas rezisti.

La libro de Boiardo malfermiĝas kun la alveno de la bela ĉina princino al la kortego de Karolo la Granda en Parizo, kie militpaŭzo alvenigis kristanajn kaj islamajn batalantojn festi kune. La patro, la islama reĝo Galafrone, sendis ŝin tien kun la eskorto de la frato kaj kvar gigantoj por semi malkonkordon inter la kristanoj. Ĉiuj kavaliroj, inkluzive de la maljuna Karolo, tuj enamiĝas je ŝi, sendepende de aĝo kaj religio. Orlando ne estas escepto. Post nur unu vido de la belulino, li forgesas ĉiun fidelon al la reĝo kaj la edzino, batalas kun sia propra kuzo kaj tute ne plu zorgas pri la fina venko de la kristana religio. Nur postkuri Anĝelika plu gravas. En la francaj kavaliraj romanoj ofte troviĝis figuro de bela islama princino, sperta pri magio, kiu tamen ne rezistas al la ĉarmo de paladino, konvertiĝas al kristanismo kaj havas kun li filojn, kiuj havos gloran destinon. Sed Anĝelika ne estas tiel pasive cedema: ŝi enamigas ĉiujn per sia angela aspekto kaj simple forfuĝas.

Ŝi ruze uzas la miraklan forton kaj la mem-kontrolon de Orlando por proteki sin kontraŭ aliaj pli senskrupulaj postkurantoj. Kiam la situacio iĝas vere danĝera por ŝia virto, ŝi abrupte malaperas per magia ringo, lasante la amemajn kavalirojn konfuzitaj. Ŝi tiel restas eterna figuro de deziro kaj la vera motoro de sencesaj peripetioj en la romano. Kiam hazarde ŝi trinkas la akvon de magia am-fonto, ŝi mem aktive postkuras la fame amoremulan paladinon Rinaldo, plukante por li ambaŭmane liliojn kaj rozojn por ornami lian vizaĵon. Sed Rinaldo ĵus akcidente trinkis la akvon de malam-fonto kaj amuze forfuĝas antaŭ tiom da pasio. En tiu senco, Anĝelika estas la antaŭulino de aliaj pasi- kaj volo-plenaj junulinoj en itala literaturo, kiel ekzemple la ĉarma Pisana en la romantika romano LA KONFESOJ DE ITALANO (Le confessioni di un italiano, 1867) de Ippolito Nievo (1831-1861).

Kiel Pisana, ankaŭ Anĝelika sincere enamiĝas je pli malaltklasa homo kaj estas preta forlasi ĉion por tiu amo. Sed por tio ni devas atendi la finon de FURIOZA ORLANDO, per kiu Ariosto daŭrigas la aventurojn de Boiardo. La ĉina princino trovas preskaŭ mortan islaman junulon proksime al batalkampo, kuracas liajn vundojn, sed estas konkerita de liaj belega vizaĵo kaj blondaj bukloj. Malgraŭ ŝi estas princino de granda regno, ŝi ne hontas ami simplan pied-soldaton. En sia perfekta feliĉo, ili kovras arbojn per dezegnitaj koroj kun siaj interplektitaj nomoj. Sed la povra Orlando perdas la lumon de la racio, kiam li hazarde legas tiujn signojn en la arbaro. Freneza pro ĵaluzo, li ekvagadas nuda kaj furioza en la kamparo, mortigante homojn kaj bestojn. Lia saĝo forflugis al la Luno, kie troviĝas ĉiuj perditaj aĵoj de la mondo. Kavaliro Astoflo trovas ĝin tie en granda botelo, inter larmoj kaj sospiroj de amantoj, ruinoj de antikvaj urboj, la longa nenifaro de malkleraj homoj, sensukcesaj flatadoj kaj vanaj deziroj, kiuj neniam realiĝis. Orlando, resaniĝinta, povas nun helpi Karolon venki, dum Anĝelika kaj Medoro, ĉiam enamiĝintoj, feliĉe iras al Ĉinio.

Ni povas rimarki, ke la beleco de Anĝelika kvereligas homojn. Sed ĝi ankaŭ formas dumtempajn aliancojn inter malamikoj, kiuj komprenas, ke la sola maniero sukcese postkuri la ĉinan princinon estas ne tiom bataladi unu kontraŭ la alia. Estas pli saĝe prokrasti akrajn duelojn al pli trankvila momento ol riski tute ne plu trovi la spurojn de la amatino. La plej famaj versoj de la poemo de Ariosto temas pri tiu ĉi mesaĝo de grandanima konkordo, kiu valorus ankaŭ hodiaŭ: “O bonego de la antikvaj kavaliroj!/ Ili rivalis, je religio disaj, / kaj ili sentis pro la fie akraj frapoj/la tutan korpon ankoraŭ dolori;/sed malhelajn arbarojn kaj oblikvajn padojn/ ili kune trairis sen ajna suspekto.” (“Oh gran bontà de’ cavallieri antiqui!/Eran rivali, eran di fé diversi,/e si sentian degli aspri colpi iniqui/per tutta la persona anco dolersi;/e pur per selve oscure e calli obliqui/insieme van senza sospetto aversi.”)

Dividu