Honkongaj reprezentantoj konigis situacion de Honkongo

Pluveta Publikigita: 2022-06-27 17:40:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de junio en la 50-a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj popola reprezentantoj de Honkonga Speciala Administracia Regiono Edmund Ng kaj Kevin Lau Chung-hang konigis la situacion de Honkongo.

Honkonga religia personulo Edmund Ng diris, ke en la pasintaj 25 jaroj la politiko “unu lando kun du sistemoj” garantiis la liberecon de religio kaj akademia parolo en Honkongo. La personuloj en honkonga religia kampo faros kontribuon por prospero kaj stabileco de Honkongo.

Honkonga junulo Kevin Lau Chung-hang diris, ke Honkongo celebros sian 25an datrevenon de la repatrujigo. La Nacia Sekureca Leĝo de Honkongo kaj la nova balotsistemo protektas la rajtojn de hongkong-aj homoj kaj entreprenoj, permesante al Honkongo moviĝi de kaoso al regado kaj komenci novan vojaĝon por atingi prosperon kaj bonan regadon. Kun la subteno kaj helpo de la centra registaro, Honkongo kaj ĝia popolo iros antaŭen kun konfido.

Dividu