Intervjuo kun Miguel Herberg pri “Taglibro de ŝtelfilmisto”

Alessandra Madella Publikigita: 2022-07-06 00:01:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn



Miguel Herberg estas engaĝita ĵurnalisto, aktoro, filmverkisto kaj filmisto trejnita en Holivudo. Li naskiĝis en Madrido en 1943, sed estas vera mond-civitano. La publiko de Ĉina Radio Internacia eble memoras lian intervjuon “Ĉar eblas, se ni volas, kompreneble!” pri lia ekologia animacia projekto “Ni savu la planedon kun Kungfua Kunikleto”: https://esperanto.cri.cn/recomended2/3842/20201026/566739.html. Sed li estas ankaŭ engaĝita dokumenta filmisto, fiera pri siaj maldekstraj ideoj. Je la komenco de la sepdekaj jaroj, fakte, li ludis falsan Frankistan film-impresarion por trompi la dekstrulojn tiam regantajn Ĉilion kaj povi filme dokumenti la koncentrejojn de ĝeneralo Aŭgusto Pinochet. Li faris tion dum du tutaj jaroj, je granda persona risko. Multe da homoj saviĝis dank’ al lia kuraĝo. Hodiaŭ li afable konsentis paroli al ni pri la nova televida serio “Taglibro de ŝtelfilmisto” (angle, “Diary of an Undercover”), kiu rakontas tiun historion.

MH: Miguel Herberg

AM: Alessandra Madella

AM: Pri kio temas la nova televida serio "Taglibro de ŝtelfilmisto"?

MH: La filma serio (kvar unu-horaj epizodoj) rakontas, kiel mi sukcesis eniri laŭ trompa ŝajno en la ĉilan ekstreman dekstron, kiu estis tiam pretiganta la ŝtatrenverson kontraŭ Salvador Allende, por povi dokumenti kiel tio vere okazis.

AM: Kiu reĝisoras la serion?

MH: Krom mi, la reĝisoroj estas Saul Valverde kaj Samuel León.

AM: Ĉu ĝi estas ĉefe dokumenta serio?

MH: Ĝi certe havas dokumentan flankon, sed ĝi estas ankaŭ fikcia, kiel bona spionrakonto. Tamen ni estas ankaŭ realigantaj pli dokumentan serion pri la sama temo, nomatan “Operacio Rossellini” (hispane, “Operación Rossellini”), honore al Roberto Rossellini, la fama itala novrealisma filmisto.

AM: Kiel vi ekhavis la ideon fari tian dokumentan filmon kiel ŝtelfilmisto en la Ĉilio de la sepdekaj jaroj?

MG: Nu, estis fakte Rossellini mem, kiu sugestis al mi la ideon de tiu trompo. Li intervjuis Salvador Allende en 1971. Sed post tiu intervjuo, kiun lia filo Renzo filmis, ni komprenis, ke Usono kaj ĝiaj Eŭropaj lakeoj neniam permesos, ke socialismo instaliĝu en Ĉilio. Tiel naskiĝis la ideo, ke mi trompe eniru en la ĉilan dekstron por vidi, kiel ili estis pretigantaj tiun ŝtatrenverson kun la helpo de Usono. Tion mi faris inter 1972 kaj 1974. La ŝtatrenverso okazis en 1973. Rossellini atente sekvis ĉiujn detalon de mia agado.

AM: Kiaj estis la ligoj inter Roberto Rossellini kaj Ĉilio?

MG: Rossellini multe admiris la vojon al socialismo, kiun Allende proponis, ĉar ĝi estis la ununura ekzemplo en la mondo de marksista koalicio, kiu prenis la povon laŭ demokratia maniero dum la malvarma milito.

AM: Kie vi ekkonis Roberto kaj Renzo Rossellini? Ĉu vi jam laboris kune pri aliaj projektoj kaj daŭre faris tion poste?

MG: Roberto kaj Renzo Rossellini estis miaj amikoj de la tute unuaj tempoj de mia restado en Romo en 1969. Mi laboris kun ili pri multaj filmoj. Ekzemple, ili produktis mian filmon pri Vjetnamio. Sekvis nia ĉila historio. Kaj poste mi laboris kun Roberto kiel aktoro en lia filmo “Kartezio” (latine, “Cartesius”), pri la franca filozofo René Descartes de la deksepa jarcento.

AM: Kiel vi sukcesis viziti la koncentrejojn de ĝeneralo Pinochet?

MH: Post mia intervjuo kun li, Pinochet permesis, ke mi vojaĝu tra la tuta lando. La sola kondiĉo estis, ke mi “ne alproksimiĝu al la malliberulaj kampoj”, kvankam tio estis ja mia celo. Do, mi iris al Antofagasta. Mi petis intervjuon al ĝeneralo Joaquin Lagos, kiu komandis tiun teritorion, kaj mi demandis al li pri la koncentrejoj. Li estis entuziasma kaj fiera pri ili, sed mi rimarkigis al li, ke neniu en la mondo kredos je liaj asertoj, se mi ne povos filmi surloke per miaj kameraoj. Tiel li metis je mia dispono sian helikopteron kaj mi eniris la koncentrejon de Chacabuco, kie mi povis demandi al la malliberuloj iliajn nomojn kaj filmi ilin. Tio sufiĉis, por ke oni ne povu malaperigi ilin, aŭ kiel oni diras hispane, por ke ili ne iĝu “desaparecidos.” Sed mi rimarkis, ke tie ne estis virinoj kaj post mia reveno mi denove demandis al ĝeneralo Lagos pri la virinoj. Laŭ lia indiko, mi tuj iris al la koncentrejo de Pisagua, kie mi faris la samon pri virinoj. Nun estis sur la filmo iliaj nomoj kaj vizaĝoj kaj ne plu eblis malaperigi ilin.

AM: Ĉu vi pensas, ke via kuraĝo savis la vivon al multe da homoj?

MH: Ne temas pri kuraĝo, sed pri la revolucia devo, kiu akompanis min. Tiel, fakte, multaj homoj saviĝis.

AM: Kiu estas la produktanto de la serio kaj kie ni povos spekti ĝin?

MH: Ĉilaj kaj hispanaj produktantoj kun-realigas la serion. Fakte, en la venontaj tagoj mi iros al Romo, en Italio, por filmi babiladon kun Renzo Rossellini pri niaj spertoj en Ĉilio. La serio certe aperos en septembro 2023, kiu estas la 50a jarreveno de la ĉila ŝtatrenverso kaj de la murdo de Salvador Allende. Ĝi videblos en ĉiuj televidoj de la mondo.

Dividu