Mulei Kazaĥa Aŭtonoma Gubernio, Xinjiang, estas ĉefa produkta regiono de kikero. La plantada regiono areas je 50 000 muoj. Kikeroj povas esti prilaboritaj en nutrajn tujajn produktojn kiel kikera sojlakto-pulvoro kaj kikero Xiaoguokui, kiuj ne nur riĉigas la nutraĵmerkaton, sed ankaŭ disponigas manieron por kamparanoj en montaj lokoj por forigi malriĉecon kaj riĉiĝi. Ĉi-jare la gubernio publikigis kelkajn politikojn por subteni disvolviĝon de kikera industrio. Ĝis nun en Mulei jam 6 000 kamparaj familioj riĉiĝis per kikero.