Unua televida reklamo de Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2022-08-25 10:40:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, pri kio rakontis la unua televida reklamo de Ĉinio? La 28an de januaro, 1979, la unuan tagon de tiu ĉi jaro laŭ la luna kalendaro, Ŝanhaja Televidstacio elsendis la reklamon de 90 sekundoj pri medikament-alkoholaĵo. La reklama programero valoris je preskaŭ 40 usonaj dolaroj kaj tiu alkoholaĵo tuj famiĝis post ĝia elsendo. Tiam tiu alkoholaĵo kostis je preskaŭ kvarono de la monata enspezo de salajrataj laborantoj.

Post tio la magio de reklamoj tuŝis tiaman Ĉinion en reformo kaj malfermo, kaj en Guangdong, Pekino kaj aliaj lokoj sinsekve establiĝis reklamaj kompanioj. Septembre de 1979, Ĉina Ŝtata Televidstacio elsendis la unuan reklamon pri usona elektroaparato.

La reklamoj malfermis pordon de ĉinoj por koni la eksteran mondon. Multaj reklamaĵoj jam fariĝis epokaj memoroj komunaj de la homoj en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento.

La reklamo pri lavmaŝino de la marko Weili elsendita en 1984, kaj la reklamo pri radiokaseta magnetofono Yanwu.

Ĉu vi jam sentis la apartan ĉarmon de tiu epoko en Ĉinio? Inter 1979 kaj 1984, la reklama industrio de Ĉinio realigis transiran disvolvon. En 1987 la 3a Monda Reklama Konferenco okazis en Pekino kun 1 500 ĉeestantoj el 53 landoj. Ĝi estas la unua grandskala internacia konferenco okazigita de Ĉinio post reformo kaj malfermo. Reklamo jam estas platformo de interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la resto de la mondo.

Guangdong sendube estas la plej vigla regiono de Ĉinio en reklama industrio en la 90a jaroj de la pasinta jarcento kaj tie naskiĝis grupo da miraklaj reklamaj kazoj. En 1994 Ĉinio publikigis leĝon pri reklamo kaj metis bazon por sana disvolviĝo de la fako.

En la interreta epoko, pli multe varias la reklamaj formoj kaj la ĉinaj reklamoj jam iris al la mondo kiel fenestro de ĉinaj rakontoj.

En malpli ol 40 jaroj, Ĉinio fariĝis la dua granda reklama merkato en la mondo kaj provizis internaciajn komercistojn per bona disvolva oportuno. Kiuj ĉinaj reklamoj plej profunde impresis vin?

Dividu