Ĉinio penas konekti informadikajn bazajn instalaĵojn kadre de Zono kaj Vojo

Selena Publikigita: 2021-04-19 15:02:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ondřej Geršl, veterana komentisto de la ĉeĥa 24hora novaĵ-retejo ac24.cz, lastatempe diris en sia artikolo, ke la iniciato Zono kaj Vojo proponita de Ĉinio, celante ekonomian kunlaboron, alportas kunlaboron, investon, prosperon kaj disvolvon al landoj laŭlonge de la itinero. Faktoj pruvas, ke la Zono kaj Vojo akcelas kunlaboron kaj disvolvon, ne nur en Azio kaj Afriko, sed ankaŭ en Eŭropo.

La Zono kaj Vojo postulas ne nur infrastrukturan konstruadon de fervojoj, havenoj, loĝistikaj centroj, sed ankaŭ informadikan infrastrukturan kompletigon. Ĉinio estas unu el la pioniroj de la kvina-generacia telekomunika teknologio, tial Ondřej Geršl opinias, ke homoj ne estos surprizitaj pro submara optika kablo longa je 12 000 kilometroj. Tiu ĉi informa altrapida vojo iras de Ĉinio, tra Pakistano kaj Korno de Afriko, al Marsejlo de Francio. Ĝia konstruado komenciĝis en 2018 kaj laŭplane finiĝos en la fino de 2021. Pro sia grandega transmisipovo de donitaĵoj, la programo ludos gravan rolon en telekomunika kaj ekonomia kampoj de landoj laŭlonge de la itinero.

La submara optika kablo estas titolita “PEACE”, ĉar ĝia plena nomo estas Pakistan and East Africa Connect in Europe laŭ la angla lingvo. Ĝia funkciigo alportos pli efikan kaj oportunan komunikadon inter Eŭropo, Azio kaj Afriko, tiam ĉinaj kompanioj povos liveri servojn por eŭropaj kaj afrikaj klientoj, ekzemple en transmisio de videoj, virtuala realeco, solvoj de komplikaj modeloj kaj aliaj. Tio kreos pli multajn ŝancojn al entreprenoj de landoj laŭlonge de la itinero, kaj tiuj entreprenoj havos pli da ebloj kunlabori kun Ĉinio.

Laŭ raporto de Bloomberg News, la franca registaro opinias, ke la programo “PEACE” en la kadro de la Zono kaj Vojo ludos ŝlosilan rolon en Eŭropo. Laŭ alia informo, Francio pretas rezisti al premo de Usono en la programo. La franca registaro ne volas tion, ke Ĉinion estos ekskluziva je la franca reta infrastruktura konstruado pro la premo de Usono, kaj Francio ne komplete dependas de la usona decido. En februaro ĉijare, germana ĉefministro Angela Merkel esprimis rifuzi agon izoli Ĉinion dum gazetara konferenco, kiun ŝi ĉeestis kune kun franca prezidento Emmanuel Macron. Ŝi ankaŭ ne akceptas tranĉi ligilojn kun Ĉinio en la cifereca epoko.

En la kadro de la Zono kaj Vojo, Ĉinio plifortigos interligon kaj interlaboron de tera kaj mara infrastrukturo kaj komencos tutecan planadon kaj ĉiuflankan aranĝadon de pri maraj kaj teraj resursoj. Esplora Centro pri Azio, kies stabejo estas en Leiden de Nederlando, diris, ke post 10 jaroj, Ĉinio posedos 20% de submaraj optikaj kabloj de la mondo, kio rompos strukturon de la nuna merkato kaj venigos la merkaton kun libera konkurenco por klientoj.

Dividu