Opinio de partioj, organizoj kaj pensfabrikoj pri origino-spurado

Selena Publikigita: 2021-08-04 11:27:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 2a de aŭgusto, pli ol 300 partioj, organizoj kaj pensfabrikoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj prezentis komunan deklaron al la sekretariejo de la Monda Organizo pri Sano por oponi politikigon de origin-spurado de KOVIM-19.

La komuna deklaro opinias, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco. Neniu povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo fronte al granda krizo. Nur komuna klopodo povas venki la viruson. Spurado de virusa origino estas scienca demando kaj devas esti science esplorita de tutmondaj sciencistoj kaj kuracistoj laŭ la fakto kaj atesto.

La deklaro ankaŭ laŭdas landojn, inkluzive de Ĉinio, pro ilia livero de vakcinoj al la tuta mondo, precipe al evoluantaj landoj. Tio estas granda kontribuo al la tutmonda kontraŭepidemia kunlaboro.

La deklaro vokas, ke politikaj partioj kaj organizoj de diversaj landoj surŝultrigu la taskon plialtigi la bonfarton de la popolo, akceli nacian disvolviĝon kaj konservi pacon kaj stabilecon de la mondo, aktive antaŭenigu internacian kontraŭepidemian kunlaboron kaj kunordigon de politikoj kaj akcelu konstruadon de komunumo de homa sano.

Dividu