Opinio de retanoj pri origino-spurado

Selena Publikigita: 2021-08-04 11:29:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pensfabriko de Ĉina Tutmonda Televida Reto (CGTN: China Global Television Network) publikigis tutmondan interretan opinisondon, en kiu 80% de la enketitoj opinias, ke la demando pri la origino de la novkronvirusa malsano, aŭ KOVIM-19 estis politikigita.

La enketo estis okazigita en pluraj oficialaj lingvoj de la UN, nome la ĉina, angla, rusa, franca, hispana kaj araba.

Twitter:

90% de retanoj parolantaj la hispanan lingvon konsentis, ke la origino de KOVIM-19 estas politikigita; 88% de la franclingvaj, 83% de la ruslingvaj, 70% de la anglalingvaj kaj 68% de arablingvaj enketitoj konsentis pri tio.

Facebook:

Averaĝe, 83% de retanoj parolantaj la lingvojn anglan, hispanan, francan, araban kaj rusan konsentis, ke la origino de KOVIM-19 estis politikigita.

Ĉina Weibo (mikroblogo):

95% de enketitoj opinias, ke "la demando pri la origino de KOVIM-19 estis politikigita", montrante grandan konsenton.

Cetere, pli ol 20 milionoj da ĉinoj subskribis malferman leteron, vokante al la Monda Organizo pri Sano (MOS) enketi pri la Medicina Esplora Instututo de la Usona Armeo pri Infektaj Malsanoj en Fort Detrick. La letero, publikigita en la 17-a de julio, petas la MOS fari enketon al la laboratorio kaj urĝas Usonon respondi al la voko de la homoj de diversaj partoj de la mondo.

Dividu