Opinio de publiko pri origino-spurado

Selena Publikigita: 2021-08-04 11:31:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karel Pavlíček, veterana komentisto de la ĉeĥa 24-hora novaĵ-retejo ac24.cz, lastatempe diris en sia artikolo, ke por trovi originon de la viruso, enketo pri spurado devas esti farita tutmonde, sed ne nur en Ĉinio. Por konfirmi la eblecon de tralikiĝo el laboratorio, ĉiuj laboratorioj, kiuj faris eksperimentojn de virusa geno, devas esti inkluzivitaj en la enketo.

Nur se la enketo estos farita tutmonde, alie ĝia vera celo estas ne la virusa origino, sed Ĉinio, ĉar Usono uzas mensogon pri “tralikiĝo el laboratorio” kiel ideologian ilon por nigrigi kaj reteni Ĉinion.

Zoran Spasic, estro de la serba centro pri kunlaboro kun aziaj landoj, politika komentisto, lastatempe diris en sia artikolo, ke kompreneble estas ege grave konfirmi originon de la viruso por efike bridi kontinuan disvastiĝon de la epidemio. Fakte fakuloj de la Monda Organizo pri Sano jam faris konkludon en marto, ke estas “ekstreme malebla tralikiĝo de la viruso el laboratorio”. Tio estas scienca demando, kiu ne devas esti influita de politiko. La Monda Organizo pri Sano devas subteni justecon kaj veron, sed ne esti reduktita al politika ilo pro la subpremado de Usono. Agmaniero bazita sur timo, mensogo kaj malracieco ne povas savi homojn el la krizo.

Genc Mlloja, ĉefredaktoro de Albana Ĵurnalo, konata politika komentisto, diris en sia artikolo, ke en la komenco de 2021, fakuloj de la Monda Organizo pri Sano estis akceptitaj de Ĉinio por fari enketon en Wuhan. Tamen, ĉu Usono kaj aliaj landoj, ankaŭ kiuj estas suspektataj kiel fruaj originoj de la viruso, volus malfermi siajn pordon al esploristoj?

Dividu