Bildklarigo: La foto montras la usonan Kapitolon en Vaŝingtono, D.C., Usono, la 7-an de Julio 2021 (Xinhua/Liu Jie)
VAŜINGTONO, 5-an de Septembro (Xinhua) – La “eterna milito” de Usono per la hasta foriro de la usonaj trupoj el la milite taŭzita Afganujo eble ĉesis, sed la politikaj disputoj en Vaŝingtono pri la humiliga fiasko ŝajnas nur komenciĝi.
Ĉe la Kapitolo en Vaŝingtono leĝdonantoj de ambaŭ flankoj postulas respondojn de la Blanka Domo pri la fuŝa foriro, kiun la plej multaj usonanoj konsideras fiaska. La ĥaosa foriro ankaŭ estigis novajn malkonkordojn inter Usono kaj ĝiaj aliancanoj kaj donis kroman baton al la sen tio jam diseriĝanta kredindo de la lando.
Sendube necesas raporti pri la maniero, laŭ kiu la foriro de la usona armeo estis mastrumata. Vaŝingtono evidente mistaksis la situacion en Afganujo kaj ne sufiĉe preparis multajn partiojn, inter ili ankaŭ sin mem. Tiu ĉi malbone preparita decido kondukis al kresko de ĥaoso kaj al mortiga perforto.
Per teroraj atencoj en la pasinta semajno pli ol dek du usonaj soldatoj kaj multnombraj afganaj civiluloj estis mortigitaj ĉe dispozicioj de elflugado en la flughaveno de Kabulo. Tuj post la atencoj al la flughaveno meze de la ĥaoso laŭdire afganaj civiluloj estis pafe vunditaj kaj mortigitaj de usonaj soldatoj. Krome laŭ raportoj lastan dimanĉon en kabula kvartalo dek membroj de familio, inter ili sep infanoj, estis mortigitaj ĉe usona atako de senpilota aviadilo al veturilo, en kiu laŭdire troviĝis memmortiga atenculo.
Necesas atendi, kiel la Blanka Domo reagos al tio. Registaraj proparolantoj lastatempe ree asertis, ke la usona armeo pli ol iu ajn alia lando de la mondo klopodis por eviti viktimojn inter la civila loĝantaro, kvankam militaj operacoj, inkluzive de senretenaj aeratakoj, kaŭzis grandajn perdojn inter la civila loĝantaro.
Kelkaj respublikanoj eĉ postulis eksigon aŭ abdikon de la usona prezidanto Joseph Biden pro la katastrofa fino de la afgana militado. Sed estas malverŝajne, ke ili povos trudi sian volon, egale kiom ajn ili premas por tio. La demokratoj daŭre regas la ĉambron de deputitoj kaj kun certeco rifuzos ĉian proponon de la respublikanoj eksigi la prezidanton.
Sed la Biden-registaro daŭre troviĝos sub la kontrolo de la Kongreso, ĉar ankaŭ membroj de lia propra partio kritikis la operacojn en la lastaj tagoj de la usona armea ĉeesto en Afganujo. La komitato pri eksterlandaj aferoj de la Kongreso, gvidata de la demokratoj, planas aŭskultadojn por ankoraŭ tiu ĉi monato.
Tamen oni atendas, ke la demokratoj kondutos malpli malamike kaj malpli alfronteme ol iliaj respublikanaj kolegoj. Krome la demokratoj provis turni la atenton for de Biden, per tio ke ili akuzis la interkonsenton, kiun la registaro de Donald Trump en 2020 faris kun la talibanoj, laŭ kiu ĉiuj usonaj trupoj devis forlasi Afganujon ĝis la 1-a de Majo de tiu ĉi jaro.
Biden ĉe sia enpotenciĝo en Januaro ordonis ekzameni la planon, antaŭ ol li decidis prokrasti la daton al la 31-a de Aŭgusto, do ankoraŭ antaŭ la 20-jara datreveno de la teroristaj atencoj de la 11-a de Septembro, ĉe kiuj en Usono mortis preskaŭ 3000 homoj. Internpolitikaj kritikantoj kaj aliancanoj antaŭe premis la Blankan Domon permesi al kelkaj usonaj trupoj resti trans la fina dato, se necesos elflugigi pli da homoj.
La respublikanoj siavice provis uzi la eksterapolitikan krizon por malutili al Biden, kies enketaj poentoj lastatempe falis al la plej profundan rezulton de lia okmonata prezidanteco. Krome la respublikanoj volas ĉe estontaj elektoj uzi la temon siafavore, dum multaj en la partio daŭre grumblas kontraŭ la elekta malvenko en la pasinta jaro.
Oni komparis la kabulan fiaskon kun la atako al la usona konsulejo en Bengazo en Libio en la jaro 2012, ĉe kiu membroj de armita islamista grupo mortigis la usonan ambasadoron kaj tri kromajn usonanojn. Post la incidento en Bengazo la respublikanoj komencis ampleksajn enketojn pri la atenco kaj kontraŭ la tiama usona ŝtatsekretario, Hillary Clinton. Ili uzis la okazon poste kiel politikan municion kontraŭ Clinton, kiam tiu ĉi kandidatis por la prezidant-elekto.
La diferencoj en la maniero, laŭ kiu la demokratoj kaj respublikanoj mastrumos la sekvojn de la Afgania milito, inkluzive de la maniero, laŭ kiu la okazaĵoj estos interpretataj, kune kun la ambaŭflanke malsamaj politikaj kalkuloj kaj intencoj, evidente preparis la scenejon por senkompataj tranĉeaj bataloj en Vaŝingtono kaj aliloke.
Pro tio kreskas la timo, ke la devo kontroli kaj raporti de la parlamento rapide degeneros al vort-bataloj. Lojalaj membroj de la rivalaj partioj flegos siajn proprajn argumentojn kaj retorikojn anstataŭ solvi problemojn, tiel kiel oni en la pasintaj jaroj en Vaŝingtono vidis oftege.
Usono jam delonge estas plagata de firmiĝinta parti-aparteno, kiu eĉ akrigis la politikigon de la Kovim-19-pandemio. Polusigitaj politikaj debatoj pri sciencaj demandoj, ekzemple pri portado de maskoj aŭ vakcinado, malhelpis la klopodojn de la lando batali kontraŭ tiu malsano. Ĝis nun, 640.000 usonanoj mortis pro Kovim-19 kaj kun preskaŭ 40 milionoj da infektitoj Usono atingis la plej altajn nombrojn de la mondo.
Estus domaĝe, se la disputo pri la foriro de la usona armeo forŝovus senchavajn interparoladojn kaj debatojn kaj deturnus la fokuson en Vaŝingtono de la urĝe necesa pensado kaj korektado koncerne la foriran fiaskon kaj de la dujardeka milito en la azia lando.
Sed se eĉ la amasa mortado de usonanoj en la pandemio ne instigis la politikistojn en Vaŝingtono meti la publikan intereson super partiajn interesojn, kiel tiam eblus, ke pri la foriro el Afganujo ili faru la ĝustan decidon?
tradukita de Vilhelmo Lutermano laŭ la informagentejo Xinhua
http://german.news.cn/2021-09/06/c_1310170181.htm