Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(11)

Publikigita: 2021-09-30 13:29:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas seninterrompe antaŭenpuŝi novajn grandajn konstrulaborojn de la Partio. Havi kuraĝon fari memrevolucion estas okulfrapa signo de la KPĈ, diferenca de aliaj politikaj partioj. Nia Partio, milfoje martelita kaj milfoje hardita, estas plena de freŝa vigleco. Kial estas tiel? Unu el la gravaj kialoj kuŝas en tio, ke ni ĉiam insistas, ke la Partio ekzamenu sin mem kaj faru severan kontrolon pri si mem, por ĉiam bonefike respondi al krizoj kaj provoj renkontitaj en diversaj historiaj periodoj. Kaj rezulte de tio, nia Partio, en la historia procezo de la monda situacio profunde ŝanĝiĝanta, eterne iras en la unuaj vicoj de la epoko kaj, en la historia procezo de la respondo al diversspecaj krizoj kaj defioj enlandaj kaj eksterlandaj, eterne estas ĉefa subtenilo de la tutlanda popolo!

Survoje de la nova marŝado ni devas fikse memori, ke necesas esti fortika mem por iĝi forĝisto. Ni devas plifortigi la politikan konscion pri tio ke la ĉiuflanka praktiko de severa disciplino en la Partio neniam estos finita. Ni devas, kun la politika konstruo en la Partio kiel programo, plue antaŭenpuŝi novajn grandajn konstrulaborojn de la Partio en la nova epoko, konstante striktigi la organizan sistemon de la Partio, pene kulturi altkvalitan funkciularon kun talentoj kaj virtoj, senŝanceliĝe starigi bonan laborstilon kaj honestecon kaj batali kontraŭ korupto interne de la Partio, senhezite forbalai ĉiajn erojn kiuj povus intenci la progresecon kaj purecon de la Partio, senigi ĉiajn virusojn kiuj povus damaĝi la sanan korpon de la Partio, kaj certigi, ke la Partio ne degeneros, nek alikoloriĝos, nek perdos sian propran guston, kaj ke la Partio ĉiam tenu sin firma gvidkerno en la historia procezo de la daŭrigo kaj disvolvo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj!

Dividu