Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(10)

Publikigita: 2021-09-30 13:31:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas plifortigi la unuecon de la ĉinanaciaj gefiloj. Dum la batalado de cent jaroj la KPĈ ĉiam lokis la unuecan fronton sur gravan pozicion, senĉese solidigis kaj disvolvis la plej vastan unuecfronton, kunligis ĉiujn fortojn kunligeblajn kaj mobilizis ĉiujn pozitivajn erojn mobilizeblajn, kaj maksimume amasigis la fortojn por komune batali. La patriotisma unuecfronto estas grava magia armilo de la KPĈ, kiu povas unuigi la gefilojn de la ĉina nacio, loĝantajn en kaj ekster la lando, por realigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Survoje de la nova marŝado ni devas persisti en granda unueco kaj solidareco kaj en konkordo de unueco kun diverseco, plifortigi la enkondukon pri penso kaj politiko, formi pli vaste komunan konscion, konkeri pli multe da eminentuloj sub la ĉielo, pene serĉi la plej grandan komunan divizoron, tiri la plej grandan koncentran cirklon, por ke la gefiloj de la ĉina nacio loĝantaj en kaj ekster la lando pensu per unu sama animo kaj laboru kun unu sama koro, kaj por ke la ĉina nacio havu imponan fortegon en sia rejuniĝo!

Dividu