Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(9)

Publikigita: 2021-09-30 13:34:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas fari grandan bataladon kun multaj novaj historiaj trajtoj. Havi la kuraĝon batali kaj venki estas la spirita forto de la KPĈ, granda kaj nevenkebla. Por realigi grandan revon nepras obstine lukti kaj senlace labori. Hodiaŭ, ni pli proksimiĝas, kun pli da memfido kaj pli da kapablo, ol en iu ajn periodo en la historio, al la celo de granda rejuniĝo de laĉinanacioa, kaj samtempe, ni devas esti pretaj fari pli da peza kaj pena laborado.

Survoje de la nova marŝado ni devas intensigi la konscion pri riskoj kaj ĉiam pensi pri danĝero en tempo de paco, efektivigi la ĝeneralan koncepton pri sekureco de la ŝtato, preni en konsideron la rilatecon inter evoluigo kaj sekureco, kaj fari plenan akordigon inter la strategio de la ĉinanacia granda rejuniĝo kaj la monda situacio ege ŝanĝiĝanta kaj ne renkontita dum cent jaroj. Ni devas profunde koni la novajn trajtojn kaj novajn postulojn, kiujn kaŭzis la ŝanĝiĝon de ĉefaj kontraŭdiroj en nialanda socio, kaj la novajn kontraŭdirojn kaj novajn defiojn, kiujn portis la kompleksaj internaciaj cirkonstancoj. Ni devas havi la kuraĝon batali kaj esti lertaj en batalo: kiam ni renkontos montojn, ni malfermos vojon inter ili; ni serĉos novan vojon kaj konstruos novan ponton, kiuj estas necesaj por helpi nin trakti krizojn kaj defiojn.

Dividu