Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(8)

Publikigita: 2021-09-30 13:36:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas daŭre starigi la sortokomunumon de la homaro. Paco, amikeco kaj harmonio estas la koncepto eterne aspirata kaj heredata de la ĉina nacio dum pli ol kvin mil jaroj, en la sango de la ĉina nacio ne estas geno agresema al aliaj landoj, nek hegemonia super aliaj nacioj. La KPĈ atentas pri la estonteco kaj sorto de la homa raso, kaj kune kun ĉiuj progresaj fortoj de la mondo marŝas manenmane. Ĉinio ĉiam estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutplaneda disvolvado kaj protektanto de la internacia ordo!

Survoje de la nova marŝado ni devas alte levi la flagon de paco, evoluigo, kunlaboro kaj kungajno, sekvi la diplomatian politikon sendependan kaj memstaran de pacopacan, persiste iri la vojon de paca disvolvado, akceli la konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj, la formadon de la sortokomunumon de la homaro kaj la altkvalitan disvolvadon pri la “Zono kaj Vojo”. Ĉinio liveris al la mondo novajn ŝancojn per sia disvolvado. La KPĈ, kune kun ĉiuj landoj kaj popoloj amantaj pacon, ade disvolvu la komunan valorkoncepton pri paco, evoluigo, egaleco, justeco, demokratio, libereco. La KPĈ persistu en kunlaboro, ne faru antagonismon; persistu en malfermo, ne faru fermitecon; persistu en interprofitigo kaj kungajno, ne faru ludon je nula sumo; kaj, oponante kontraŭ hegemonio kaj subprema politiko, puŝu la radon de la historio antaŭen al la luma celo!

La ĉina popolo estas tia popolo, kiu subtenas la justecon kaj ne timas la perforton. La ĉina nacio estas tia nacio, kiu havas fortan fieron kaj memfidon pri si mem. La ĉina popolo neniam ofendis, subpremis kaj sklavigis alilandajn popolojn, nek en la pasinteco, nek en la nuno, nek en la estonteco. Kaj samtempe, la ĉina popolo absolute ne permesas al iu ajn forto el la ekstero ĝin ofendi, subpremi kaj sklavigi; kiu ajn kuraĝos tion fari, estos neeviteble frakasita en pecetojn antaŭ la fera murego konstruita el sango kaj karno de la ĉina popolo konsistanta el 1,4 miliardo da Ĉinoj!

Dividu