Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(7)

Publikigita: 2021-09-30 13:38:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas rapidigi la nacidefendan kaj armean modernigon. Por potencigi landon nepras unue potencigi armeon, kaj nur kun potenca armeo lando povas esti en sekureco. Persisti en tio, ke la Partio komandas la pafilojn kaj konstruas siajn popolajn trupojn, estas nerefutebla vero pruvita en la batalado de la Partio en sango kaj fajro. La popola armeo akiris senmortajn meritojn por la Partio kaj la popolo, kaj ĝi estas solida kolono por defendi la ruĝajn montojn kaj riverojn kaj gardi la nacian regnon. La popola armeo, kaj estas ankaŭ potenca forto por protekti la regionan kaj mondan pacon.

Survoje de la nova marŝado ni devas plene efektivigi la armepotencigan penson de la Partio en la nova epoko kaj la militajn strategiajn principojn en la nova epoko, persisti en la absoluta gvidado de la Partio super la armeo, senhezite iri la armepotencigan vojon kun ĉinaj trajtoj, amplekse fortigstarigi armeon per politiko, potencigi armeon per reformo, teknologio kaj eminentularo, laŭleĝe regi armeon, kaj sekve fari, ke la popola armeo fariĝu la unuaklasa armeo en la mondo, kaj kun pli forta povo kaj fidindaj rimedoj defendu la suverenecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn de la ŝtato!


Dividu