Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(6)

Publikigita: 2021-09-30 13:40:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas persisti kaj disvolvi la socialismon kun ĉinaj trajtoj. Iri sian vojon estas apogpunkto de la tutaj teorio kaj praktiko de la Partio kaj, plie, historia konkludo tirita el la centjara batalado de la Partio. La socialismo kun ĉinaj trajtoj estas esenca rezulto akirita de la Partio kaj la popolo el sennombraj malfaciloj kaj grandegaj kostoj kaj ĝusta vojo por realigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio. Ni, persistante kaj disvolvante la socialismon kun ĉinaj trajtoj, kaj antaŭenigante progreson de materio, politiko, kulturo-moralo, socio kaj ekologio, kreis la novan ĉineskan modernigan vojon kaj la novan formon de la homara civiliziteco.

Survoje de la nova marŝado ni devas persisti en la fundamentaj teorio, vojlinio kaj strategio de la Partio, akorde antaŭenigi la ĝeneralan kaj strategian dispozicion de la“Kvin-Sfera Integra Plano” kaj la“Strategio de Kvar Flankoj”, kaj en ĉiuj aspektoj konstantigi la reformon kaj malfermon. Ni devas, surbaze de la nova evolustadio, entute, precize kaj komplete plenumi la novan evolukoncepton, strukturi la novan formon de disvolvado, akceli altkvalitan evoluigon, esti memstaraj kaj memfortigaj en teknologioj kaj certigi ke la popolo rolu kiel mastro. Ni devas persisti en la laŭleĝa regado de ŝtato, en la kerna valorsistemo de la socialismo, en la garantio kaj plibonigo de la popola vivteno kaj en la harmonia kunekzisto de la homo kun la naturo, kaj kunlabore fari ke la popolo estu riĉa, la lando estu prospera, kaj Ĉinio estu bela.

La ĉina nacio havas la brilan civilizacion kiu formiĝis en la historia evoluo de pli ol kvin mil jaroj, la KPĈ havas la batalon kajpraktikojn de cent jaroj kaj la ŝtatoregajn spertojn de pli ol sepdek jaroj. Ni aktive lernu kaj asimilu ĉiujn utilajn rezultojn el la homara civilizo, bonvenigu ĉiujn bonajn konsilojn kaj bonintencajn kritikojn, sed absolute ne akceptu elkatedran predikon de kapricemaj moŝtuloj! La KPĈ kaj la ĉina popolo marŝos per grandaj paŝoj kun la kapo levita sur la vojo kiun ili mem elektis, kaj firme senŝanceliĝante tenante en siaj manoj la sorton de Ĉinio en evoluado kaj progresoi!

Dividu