Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(5)

Publikigita: 2021-09-30 13:41:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas daŭre antaŭenpuŝi adaptadon de marksismo al la ĉina realo. La marksismo estas kiel la fundamenta gvidpenso fondi la Partion kaj la ŝtaton, tiel ankaŭ la animo kaj standardo de nia Partio. La KPĈ persistas en la bazaj principoj de la marksismo kaj en la realisma spirito: el la realo de Ĉinio, bone koni la epokan tendencon, kapti la historian motivon, fari penigan esploradon, kaj gvidi la ĉinan popolon senhalte antaŭenigi grandan socirevolucion per adaptado de marksismo al la ĉina realo kaj bezono de la epoko. Kial KPĈlaKPĈ estas kompetenta? Kial la socialismo kun ĉinaj trajtoj estas bona? La kialo kuŝas ekzakte en la praktikebleco de la marksismo!

Survoje de la nova marŝado ni devas persisti en la marksismo-leninismo, la MaoZedong-penso, la DengXiaoping-teorio, la grava penso “tri reprezentoj”, kaj la scienca evolukoncepto, plene efektivigi la penson de la socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko, insiste kombini la bazajn principojn de la marksismo kun la konkretaj realaĵoj de Ĉinio kaj kun la eminenta tradicia kulturo de Ĉinio, observi, kompreni kaj konduki la epokon per la marksismo, kaj plue evoluigi la marksismon de la nuntempa Ĉinio kaj la 21a jarcento!

Dividu