Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(4)

Publikigita: 2021-09-30 13:43:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas unuigi kaj konduki la ĉinan popolon al daŭrema strebo por bela vivo. La lando estas la popolo, la popolo estas la lando. Ni batalis kaj defendis la landon ja nur por la aspiro de la popolo. La bazo, la sango kaj la forto de la KPĈ kuŝas en la popolo. La KPĈ ĉiam reprezentas la esencajn bonojn de la plej vasta popolo, dividas kun la popolo ĝojon kaj malĝojon kaj kun ili la saman sorton. La KPĈ havas neniajn siajn apartajn interesojn, nek reprezentas la interesojn de iu ajn profitigita grupo, iu ajn potenca grupo kaj iu ajn privilegia socia tavolo. Kia ajn intenco por apartigi la Komunistan Partion de Ĉinio de la ĉina popolo kaj fari kontraŭstaron inter ambaŭ, estos vana kaj neniam sukcesos! Ĉar ne permesos tion pli ol 95 milionoj da membroj de la Partio! Ĉar ne permesos tion pli ol 1,4 miliardo da Ĉinoj!

Survoje de la nova marŝado ni devas nin apogi sur la amasoj kreante historion, insisti pri la esenca principo de tutkora kaj tutanima servado al la popolo, firme stari flanke de la popolo, plenumi la amaslinion de la Partio, respekti la iniciativon de la popolo, praktiki la evolupenson pri la popolo kiel centro, disvolvi la popoldemokratio dum tuta procezo, gardi la socian justecon, pene solvi la problemojn pri neekvilibro kaj nesufiĉo de disvolvado kaj la problemojn kiuj ĝenas la popolamasojn, kaj atingi esencan progreson en tio ke la homo evoluu en ĉiuj aspektoj kaj ke la komuna bonhavo de la tuta popolo estu pli evidenta!


Dividu