Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(2)

Publikigita: 2021-09-30 13:49:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la cent jaroj la KPĈ, kunigante kaj gvidante la ĉinan popolon, en la brava maniero de “vivofero rekompencas la ambiciojn altajn, kiuj ŝanĝos la patrujon ja komplete nova.” (versoj de Mao Zedong — trad.) komponis la plej grandiozan epopeon de la ĉina historio tra miloj da jaroj. La granda vojo malfermita, la granda afero kreita kaj la granda sukceso atingita dum tiuj cent jaroj nepre estos enskribitaj en la evoluajn analojn de la ĉina nacio kaj de la homara civilizo!

Kamaradoj kaj amikoj!

Antaŭ cent jaroj pioniroj de la KPĈ kreis la Komunistan Partion de Ĉinio kaj formis la spiriton ĉe ĝia kreiĝo: teni sin ĉe la vero, persisti en la idealo, sekvi la originan intencon, preni sur sin la mision, spiti al martiriĝo, brave batali, esti lojala al la Partio kaj al la popolo. Tio ĉi estas la fonto de la spirito de la KPĈ.

De la cent jaroj la KPĈ disvolvis la grandan spiriton ekestiĝintan ĉe la kreiĝo de la Partio, kaj en sia longatempa luktado aranĝis la spiritan genealogion de la ĉinaj komunistoj kaj faris al si distingitajn politikajn kvalitojn. La historio fluas kontinue, la spirito herediĝas tra generacioj. Ni devas plue disvolvi la gloran tradicion kaj cirkuligi la ruĝan sangon por ke la Parti-fonda spirito ĉiam estu plu heredata kaj glorata!

Kamaradoj kaj amikoj!

De la cent jaroj ĉiuj sukcesoj akiritaj de ni ŝuldiĝis al la unueco kaj batalado de la ĉina komunistaro, la ĉina popolo kaj la ĉina nacio. La ĉinaj komunistoj kun ĉefaj reprezentantoj kiel Mao Zedong, Deng Xiaoping, Jiang Zemin kaj Hu Jintao, faris por granda reviviĝo de la ĉina nacio grandajn meritojn kiuj brilos en la historio! Ni salutas al ili noblajn salutojn!

Dividu