Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(1)

Publikigita: 2021-09-30 13:52:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

— Por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio, la KPĈ, kunigante kaj gvidante la ĉinan popolon, kun memfido, memstaro, honesteco kaj iniciatemo prenis sur sin la respondecon pri la granda batalo, granda projekto, granda afero kaj granda revo, kaj atingis grandan sukceson en la socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. De post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon. Ni konstantigis kaj intensigis la gvidadon de la Partio super ĉio, ĝenerale konsideris aranĝojn pri la Kvin-Sfera Integra Plano kaj pri la Strategio de Kvar Ampleksoj, daŭrigis kaj perfektigis la sistemon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenigis la modernigon de la ŝtataj regosistemo kaj regokapabloj, restis obstinaj fari laŭleĝan administradon interne de la Partio kaj formi relative perfektan sistemon de leĝoj kaj regularoj ene de la Partio, venkis serion da gravaj krizoj kaj defioj, atingis la unuan centjaran celon de batalado kaj determinis la strategian planon por atingi la duan centjaran celon de batalado, kaj rikoltis historiajn sukcesojn kaj renovigojn. Ĉio ĉi tio liveris pli perfektan sisteman garantion, pli solidan materian bazon kaj pli meminiciateman spiritan forton por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo per sia heroa kaj persistema luktado proklamis al la mondo: la ĉina nacio faris grandan impeton de leviĝo kaj riĉiĝo al potenciĝo, kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio eniris nereturneblan historian procezon!

— Por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio, la KPĈ, kunigante kaj gvidante la ĉinan popolon, per la spirito de memstareco kaj sinplibonigo atingis grandan sukceson en la socialismaj revolucio kaj konstruado. Ni praktikis la socialisman revolucion, ekstermis la reĝimon de feŭdaj ekspluato kaj subpremo daŭrantan milojn da jaroj en Ĉinio, starigis la bazan sistemon de socialismo, akcelis la konstruadon de socialismo, konkeris la subfoson, detruon kaj armitan provokon de imperiismo kaj hegemoniismo, realigis la plej vastan kaj profundan reformon de la socio ekde la pratempo de la ĉina nacio, kaj efektivigis la grandan transsalton el la orienta giganta lando paŭperisma kaj grandnombra je loĝantoj en la socialisman socion. Ĉio ĉi tio donis necesan politikan premison kaj sisteman fundamenton por la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo per sia heroa kaj persistema luktado proklamis al la mondo: la ĉina popolo estis lerta ne nur en detruo de malnova mondo, sed ankaŭ en konstruo de nova mondo. Nur socialismo povas savi Ĉinion, nur socialismo povas disvolvi Ĉinion!

— Por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio, la KPĈ, kunigante kaj gvidante la ĉinan popolon, emancipis la menson kaj penis esti entreprenema, kaj atingis grandan sukceson en la reformado kaj malfermo kaj en la socialisma moderniga konstruado. Ni efektivigis la grandan turniĝon profunde signifan en la historio de la Partio ekde la fondiĝo de la nova Ĉinio, starigis la bazan vojlinion de la Partio en la unua stadio de socialismo, senŝanceliĝe antaŭenigis la reformadon kaj malfermon, venkis krizojn kaj defiojn venantajn el diversaj flankoj, kreis, daŭrigis, defendis kaj disvolvis la socialismon kun ĉinaj trajtoj, realigis la historiajn ŝanĝiĝojn de la sistemo de alte centralizita planita ekonomio al tiu de la vivoplena socialisma merkata ekonomio, kaj de la fermita aŭ duonfermita socio al la ĉiudimensie malfermita socio, akiris historian trarompon de relative postiĝintaj produktaj fortoj al la dua granda ekonomio en la mondo, kaj faris historian salton en la vivo de la popolanoj, de nesufiĉaj nutraĵoj kaj vestoj al ĉiuflanke bonhava socio. Ĉio ĉi tio liveris sisteman garantion plenan de nova viveco kaj materiajn kondiĉojn rapide evoluigajn por la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo per sia heroa kaj persistema luktado proklamis al la mondo: la reformado kaj malfermo estis esenca paŝo kiu decidas pri la estonteco kaj sorto de la nuntempa Ĉinio. Ĉinio per grandaj paŝoj kuratingis la epokon!

— Por realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio, la KPĈ, kunigante kaj gvidante la ĉinan popolon, batalis ensange kaj sencede, kaj atingis grandan sukceson en la novdemokratia revolucio. Ni, tra la Norden-ekspedicio, la Milito de la Agrara Revolucio, la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Liberiga Milito kaj per la armita revolucio kontraŭ la armita reakcia revolucio, renversis la tri gigantajn montojn, nome imperiismon, feŭdismon kaj burokratan kapitalismon, fondis la Ĉinan Popolan Respublikon, en kiu la popolo fariĝas vera majstro de la lando, kaj realigis la sendependecon de la nacio kaj liberigon de la popolo. La venko de la novdemokratia revolucio radikale finis la historion de la duonkolonia kaj duonfeŭda socio en la malnova Ĉinio, ĝisfunde ĉesigis la malunuecan situacion de la malnova Ĉinio, kaj kategorie abolis la neegalajn traktatojn altruditajn al Ĉinio de potencoj kaj ĉiajn privilegiojn de imperiismo en Ĉinio. Ĉio ĉi tio kreis esencajn sociajn kondiĉojn por la granda reviviĝo de la ĉina nacio. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo per sia heroa kaj persistema luktado proklamis al la mondo: la ĉina popolo leviĝis kaj la epoko en kiu la ĉina nacio rezignacie lasis sin malmildege treti kaj humiligi de aliaj forpasis por ĉiam!

Dividu