La mondo atendas pli ambiciajn celojn por protekti biologian diversecon

Vilhelmo Lutermano Publikigita: 2021-10-27 16:02:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 11a ĝis la 15a de oktobro, komenciĝis la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio pri Biologia Diverseco (COP15) en la urbo Kunmingo (Kunming) en la sudokcidento de Ĉinio. La atendoj je koncepto por konservi la mondvastan biologian diversecon en la venontaj jaroj restas altaj.

La COP15 okazas sub la moto “Ekologia Civilizacio: Konstruado de Komuna Estonteco por Ĉia Vivo sur la Tero” kaj estas la unua monda konferenco kunvokita de la Unuiĝintaj Nacioj pri la ĉina koncepto de ekologia civilizacio.

Dum tiu ĉi vojmontra kunveno oni formulas ambician, sed realigeblan planon por konservi la mondvastan biologian diversecon por la venonta jardeko kaj eble por pli longe.

La homaro staras ĉe disvojiĝo koncerne la heredaĵon, kiun ĝi postlasos al la estontaj generacioj. En la kvina eldono de la Tutmonda stato de biodiverseco (Global Biodiversity Outlook), publikigita de la sekretariejo de la konvencio pri biodiverseco, oni avertas pri tio, ke la biologia diverseco malkreskas “en neniam spertita mezuro” kaj ke la kaŭzoj de tiu malkresko “fortiĝas”.

Pro tio la Unuiĝintaj Nacioj nomis la jaron 2021 decida jaro por “nove formi nian rilaton al la naturo” kaj por instigi la internacian komunumon komune superi plurajn krizojn, inter ili la klimatan ŝanĝon kaj la perdon de la biologia diverseco.

La COP15 en Kunming donas la okazon por pripensi la spertojn kaj instruojn de la pasinteco kaj disvolvi novan strategion por konservi la tutmondan medion.

Notindas, ke Ĉinio faris eksterordinarajn klopodojn por gastigi tiun ĉi gravan konferencon spite al la daŭranta Kovid-19-pandemio. La konkretaj dispozicioj de Ĉinio montris la decidemon de la lando kunlabori kun la cetera mondo por komune superi la krizon de la biologia diverseco.

“Tia ambicio, kian Ĉinio montris, videblas ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj”, komentis James Roth, supera vicprezidanto pri tutmonda politiko kaj registaraj aferoj de la neregistara organizaĵo Internacia Konservado (Conservation International). “Do signifas multan laboron, okazigi iun el tiaj konferencoj, kaj la homoj atendas, ke oni elpaŝu kaj transprenu gvidan rolon.”

Kaj Ĉinio transprenis gvidan rolon. La lando enprenis la ekologian civilizacion en siajn naciajn disvolvopolitikon kaj konstitucion kaj konservis serion da specioj kontraŭ estingiĝo, inter ili la orsimion (Cercopithecus kandti) kaj la verdan pavon, kies loĝantaroj ambaŭ pliiĝas.

Ĉinio krome subtenas evoluantajn landojn ĉe la konservado de la biologia diverseco tra multnaciaj vojoj kiel la iniciato“Zono kaj Vojo” (“Silkvojo”, BRI) kaj la kunlaborado Sudo-Sudo, kio montriĝas el la unua blanklibro pri biologia diverseco.

Ĉinio fondis la “Internacian Silkvojan Iniciaton Koalicio Verda Disvolvado” (angle: “Belt and Road Initiative International Green Development Coalition”) kaj aranĝis la “Silkvojan Grand-datuman Servo-platformon pri Ekologia kaj Media Protekto” (angle: “Belt and Road Big Data Service Platform on Ecological and Environmental Protection”). Krome, en la lasta jaro Ĉinio promesis atingi la pinton de la CO2-ellasoj de la lando antaŭ la jaro 2030 kaj fariĝi karbone neŭtrala ĝis la jaro 2060.

Ĉinio anoncis kroman subtenon por aliaj evoluantaj landoj ĉe la disvolvado de daŭrigebla kaj karbonmalriĉa energio kaj promesis ne konstrui en eksterlando kromajn projektojn de perkarba elektrigo.

Krome la ĉina koncepto “Klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas senprezaj aktivoj” atingas mondvastan logon.

La ĉina filozofio de ekologia civilizacio estas “decida por ĉiuj landoj” por la realigo de la celoj de biologia diverseco, laŭ Elizabeth Maruma Mrema, gvidantino de la sekretariejo de la konvencio pri la biologia diverseco.

Ankaŭ laŭ la opinio de Nigel Topping, la ĉampiono de la brita Altnivela Klimat-Agado por klimataj interparoladoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la koncepto de ekologia civilizacio fortigos la klopodojn por protekti la medion kaj por konservi la mondvastan biologian diversecon.

Pro la impulsoj el Ĉinio la atendoj altas, ke en Kunmingo oni atingos fortan rezulton, kiu gvidos la estontajn klopodojn por plibonigo de la biologia diverseco kaj de la medipolitiko mondvaste.

(fonto: http://german.news.cn/2021-10/13/c_1310241496.htm)

Dividu