Mateno
(Mao Zifu)
je la sesa frumatene
mi vekiĝas kiel besto en kaverno.
ekster korto birdoj kantas spite al vetero ajna
kaj purigistinoj balaas foliojn
sur la strato por akiri monon el papero pita.
transgrimpante muron, mi rigardas
al fejsbuko kaj tvitero tra la guglokugloj.
tie ne spionaj mesaĝoj videblas
nek masaĝaj videaĵoj pornaj.
foliumi paĝojn cis la muro estas
ja laŭleĝe, kvankam tie ĉi jam svarmas
fosoj, fajsaj pomoj kaj ververaj pestoj...
tremas iafoje la polmtelefono;
iu nekonata homo kun virina vango
volas ke mi lin akceptu
kiel amikinon, kio tamen estas truko
ofertadi drogon aŭ pafilojn.
ignori, rifuzi - miaj agoj.
ellitiĝi, pisi feki.
mi sidante duonkuŝe eklaboras komputile
por honoroj kaj la imortela senmorteco.
alvenas diplomoj ankaŭ el papero,
iam eĉ kolora, iom peza.
ilin mi prodige vendas al hokĉifonisto
la najbara kun edzino juna kaj beleta.
ŝiaj ridoj akvaj pli sonoras ol moneroj.