Vulpoj
(Mao Zifu)
ĉirkaŭ niaj domoj ne mankis arbaro
kaj montoj; tie tamen ne troviĝis
tigroj kaj krokodiloj. sed serpentoj,
venenaj, nevenenaj, hantis kampojn
kaj eĉ litojn. iuj mortis; iuj la mordon travivis.
ankaŭ ratoj kaj senkulpaj ranoj.
serpentoj en la zorgateco de la leĝo homa
ofte baŭmis inter bambuegoj
kaj manĝis kokojn kaj birdetojn.
neniam vulpoj ricevis atakon.
ili alivestis sin en hundojn,
kaj katoj kaj homoj prenis ilin por amikoj.
gekokoj malaperis. ŝpatoj ekserĉis serpentojn.
apude vulpoj ŝtelridis.
saĝaj homoj pajlis sian cerbon.