Epigrafo laŭdanta mian modestan ĉambron

Publikigita: 2021-12-06 15:36:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Epigrafo laŭdanta mian modestan ĉambron

(verkita de Liu Yuxi kaj esperantigita de Wang Chongfang)


La monto ne bezonas esti tre alta;

Ĝi estas fama, se nur sur ĝi loĝas diaĵo.

La lago ne bezonas esti tre profunda;

Ĝi havas spiritecon, se nur en ĝi vivas drako.

Mia ĉambro estas modesta,

Sed ĝi spiras la aromon de virto, se nur mi loĝas en ĝi.

La musko rampas sur la peronon, ĝin verdigante,

La verda herbo reflektas sian lumon sur mian fenestran kurtenon.

Erudiciaj kleruloj venas en gaja humoro por paroli kun mi,

Kaj inter miaj gastoj estas trovita neniu krudulo neinstruita.

En tiu ĉi ĉambro modesta mi povas ludi por mia plezuro mian liuton neornamitan

Aŭ legi la budhismajn sutrojn kun pia, kvieta koro,

Sen la ĝeno de la bruaj melodioj de vulgara muziko, kiuj agacus miajn orelojn,

Kaj sen la ŝarĝo legi oficialajn dokumentojn, kiu konsumus mian korpon.

Mia modesta ĉambro estas kiel la pajlokabano de Zhuge Liang (1) en Nanyang

Aŭ kiel la Pavilono de Ziyun (2) en Chengdu.

Konfuceo iam diris:

“Se nur noblulo loĝas en tiu loko, kia krudeco povus resti tie?”


Notoj:

(1) Zhuge Liang (181—234), fama ŝtatisto kaj strategiisto en la periodo de la Tri Regnoj.

(2) Nomo de la domo de Yang Xiong (a.K.53—a.K.18), fama klerulo dum la dinastio Okcidenta Han.


Pri la aŭtoro:

Liu Yuxi (772—842), literaturisto Tang-dinastia, kiu naskiĝis en Luoyang, Henan-provinco kaj fariĝis ĝinŝi-o (titolo donita al sukcesinto de la plej altaj imperiaj ekzamenoj dum feŭdaj dinastioj de Ĉinio) en la aĝo de dudek unu jaroj. Li estis ekzilita pro sia aktivecoj por politka reformado. Li estis fame konata pro siaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj.

Dividu