La virineto de maro (2)

Publikigita: 2021-12-06 15:37:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(Fabelo de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof)

La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.

“Ni estu gajaj!” diris la maljunulino, “ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!”

Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas: La muroj kaj la plafono de la granda salono estis el dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.

En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno, penetrantan al ŝi tra la akvo, kaj ŝi ekpensis: “Nun li kredeble ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon.”

La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapasi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.

Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj de homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur ŝia granda sponga brusto.

“Mi jam scias, kion vi volas!” diris la sorĉistino. “Tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon!” Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. “Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloros, ĝi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi volas ĉion ĉi elteni, tiam mi al vi helpos!”

“Jes!” diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.

“Sed memoru”, diris la sorĉistino, “se vi unu fojon fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto de maro! vi jam neniam pli povos vin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fariĝu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.”

“Mi ĝin volas!” diris la virineto de maro, kaj ŝi estis pala, kiel la morto.

“Sed vi devas ankaŭ pagi al mi!” diris la sorĉistino, “kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo! Mian propran sangon mi ja devas doni por ĝi, por ke la trinkaĵo fariĝu akra, kiel glavo ambaŭflanke tranĉanta!”

“Sed se vi prenos de mi mian voĉon”, diris la virineto de maro, “kio do tiam restos al mi?”

“Via bela eksteraĵo”, diris la sorĉistino, “via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaĝigi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la kuraĝon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranĉos ĝin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon!”

“Ĝi fariĝu!” diris la virineto de maro, kaj la sorĉistino metis la kaldronon, por kuiri la sorĉan trinkaĵon. “Pureco estas duono de vivo!” ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon. Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn figurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkaĵo estis preta; ĝi elrigardis kiel la plej klara akvo.

“Jen ricevu ĝin!” diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.

“Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro”, diris la sorĉistino, “ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!” Sed tion ĉi la reĝidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon.

Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume-blua maro supren,

La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi, kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin volonte, Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.

Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi, en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de maro fariĝis malĝoja, ŝi sciis, ke ŝi mem kantus multe pli bele. Ho! ŝi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti ĉe li, mi fordonis je eterne mian voĉon!

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraŭ neniu dancis. Ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis, kaj ŝiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino, kaj ŝi dancis senhalte, kvankam ĉiufoje, kiam ŝia piedo tuŝis la plankon, ŝajnis al ŝi, kiel ŝi ekpaŝus sur akran tranĉilon. La reĝido diris, ke ŝi estu ĉiam apud li, kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaŭ lia pordo.

Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freŝaj folioj. Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn, kaj kvankam ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen ridadis je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ĝi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.

En domo, en la palaco de la reĝido, ŝi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la larĝan marmoran ŝtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam ŝi pensadis pri siaj parencoj en la profundaĵo.

En unu nokto ŝiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, naĝante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Ŝi faris al ili signon, kaj ili ŝin rekonis kaj rakontis, kiel profunde ŝi ilin ĉiujn malĝojigis. De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton, kaj en unu nokto ŝi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la maro, kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al ŝi la manojn, sed ambaŭ ne kuraĝis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.

De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis, li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino, ĉar alie ŝi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la maro.

“Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?” kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li ŝin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton.

“Jes, vin mi amas la plej multe!” diris la reĝido, “ĉar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur ŝipo, kiu rompiĝis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preĝejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi ŝin vidis: Ŝi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu ĉi mondo, sed vi estas simila je ŝi, vi preskaŭ forprenas ŝian figuron en mia animo. Ŝi apartenas al la sankta preĝejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona feliĉo; neniam ni disiĝos unu de la alia!”

“Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon!” pensis la reĝidineto, “mi portis lin trans la maron al la arbaro, kie staras la preĝejo; mi rigardis lin post la saŭmo kaj atendis, ĉu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min!” La virineto de maro profunde ĝemis, plori ŝi ne povis, “La knabino apartenas al la sankta pregejo,” li diris, “neniam ŝi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin ĉiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!”

Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzinon la filinon de la najbara reĝo; tial oni pretigis, lian belan ŝipon. La reĝido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara reĝo, sed efektive ĝi estas farata por rigardi la filinon de la najbara reĝo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj aliaj. “Mi devas veturi!” li diris al ŝi, “mi devas rigardi la belan reĝidinon; miaj gepatroj ĝin postulas, sed por preni ŝin kiel fianĉinon, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas ŝin ami! ŝi ne estas simila je la bela knabino en la preĝejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!” Ĉe tio li ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo, ludis kun ŝiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro; kaj pli vive ŝi ekrevis pri homa feliĉo kaj pri senmorta animo.

“Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano”, li demandis, kiam ili staris sur la belega ŝipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara reĝo, kaj li rakontis al ŝi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis, kaj ŝi ridis ĉe lia rakontado, ĉar ŝi sciis ja pli bone ol ĉiu alia pri la fundo de la maro.

En luna nokto, kiam ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al ŝi kaj la fratinoj suvakviĝis, tiel ke li pensis, ke la blankaĵo, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.

Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino ankoraŭ ne estis tie, ŝi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn, Fine ŝi alveturis.

La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam ankoraŭ vidis. Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.

“Vi ĝi estas!” ĝoje ekkriis la reĝido, “vi, kiu min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro!” kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj. “Ho, mi estas tro feliĉa”, li diris al la virineto de maro. “La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min amas la plej multe!” La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro.

Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon, de la vesto de la fianĉino, sed ŝia orelo ne aŭdis la festan muzikon, ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri ĉio, kion ŝi perdis en tiu ĉi mondo.

Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la ŝipon; la pafilegoj tondris, ĉiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto.

La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la klara maro. Kiam fariĝis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ĝojon, kaj nun ŝi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam ĝi estas persekutata, kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis, ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la ŝipo estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.

Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.

“Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto! Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas, kiel akra ĝi estas? Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno. Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorĉistino. Mortigu la reĝidon kaj revenu! Rapidu! Ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos morti!” Kaj ili strange kaj profunde ekgemis kaj malleviĝis en la akvon.

La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ la tendo kaj vidis, kiel la bela fianĉino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la reĝido, kaj ŝi kliniĝis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la ĉielo, kie la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reĝidon, kiu en la sonĝo elparoladis la nomon de sia fianĉino, — ŝi sola vivis en liaj pensoj — kaj la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de maro... sed jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn, kiuj ruĝe eklumis, kie falis la tranĉilo; elrigardadis, kiel se gutoj da sango ŝprucus supren el la akvo.

Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo duone estingita, ĵetis sin de la ŝipo en la maron kaj sentis; kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon.

Nun la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro kaj la reĝidineto de maro sentis nenion de la morto. Ŝi ekvidis la sunon kaj proksime super ŝi flugetis centoj da travideblaj belegaj estaĵoj; ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo. Ilia voĉo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili, kiu ĉiam pli kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo.

“Al kiu mi venis?” ŝi demandis, kaj ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti.

“Al la filinoj de la aero!” respondis la aliaj. “La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ĝin ricevi, se ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo! De fremda potenco dependas ŝia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreŝiĝon kaj saniĝon. Se ni en la daŭro de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna feliĉo de la homoj. Vi, malfeliĉa virineto de maro, el la tuta koro ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj!”

La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn. Sur la ŝipo denove regis bruo kaj vivo; ŝi rimarkis, kiel la reĝido kun sia bela fianĉino ŝin serĉas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon, kiel se ili scius, ke ŝi ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en la aero.

“Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan!”

“Eĉ pli frue ni povas tien veni!” diris unu el la spiritoj de la aero. “Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon!”

Dividu