Krepusko

Publikigita: 2021-12-17 19:28:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Krepusko

(Mao Zifu)


la sunon griza birdo vekas,

tiun bekas el sub horizonto

kaj metas sur la pinton de arbetoj.

la cirklon misprenas kiel oran kukon araneo,

kiu la reton premas al la lago.

fiŝoj fuĝas. ondoj etendiĝas en fotilon.

la scenon kaptas poezio.

ĉi tiuj literoj grimpu sur la nazon

de la fora karulino.

ne plu dronu en la sonĝo,

kiu prezentas nur la lunon.

la mondo ekster fenestro

plenas de vojoj kaj aŭtoj.

venu! piediru sur la brizo.

ni kundividu roson sur la lotusfloro,

kiun vi fotis en pasinta jaro.

saliko ranojn ekhokas.

ankaŭ viaj haroj longaj miajn fingrojn tiklas.

kuŝas vi en telefono poma.

pasvorto ensaluta ŝimis en memoro

pro tro da matenoj pluvegaj.

ĉi vespero atendindos. se la suno frue falus!

Dividu