Nebulo
(Mao Zifu)
la rava fluaĵo
estas pli firma ol ŝtalo.
la emocio nedistranĉita
obsedas la korpon.
matenruĝo malfrue veninta
falas en fosaĵon.
kiam mi venas rajdante sur la suno
la ĉefurbo estas vana.
ĝi estas neforviŝebla
nekaptebla.
vanta estas la vivdaŭro.
nepovante ĉasi nubon,
rezignacie
mi gapas al tio ke aŭtoj kaj boatoj interkisas.