halucino

Publikigita: 2022-01-04 10:54:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

halucino

(Mao Zifu)


sur la plafono de la ĉambro,

kie mi kuŝas, sidas kaj laboras,

kie mi pisas, fekas kaj pensas,

sed jam en dek jaroj nek kikas nek ŝrikas,

bildoj el makuloj estas distriĝemaj.

jen kapo. jen brusto. jen gambo.

ostaj. karnaj. blankaj. flavaj...

la tentaj ŝanĝoj faras logon kaj magneton.

ekflugas la korpo for de rego.

spirado produktas nubojn kaj nebulon.

flugiloj senplumaj ventumas vakuon.

inter la tero kaj ĉielo

troviĝas firma nombro granda

pli ol spiritaj volo kaj imago.

ĉiuj materioj perdis sensojn.

la fingroj fosas glacion,

dezirante eltrovi trueton,

kie estas fonto varma.

velkintaj la haroj aspiras roserojn.

supere, kajto. sube, paperŝipo.

la cerbo sentas sin sangvina.

vento venas tra la fendo,

kiu simbolas riveron jam sekan.

likas nun la tegmento cementa.

bluo palpebrumanta gutas sur la ventron.

mi ne scias, kies rigardo malica

gravedigis mian revon.

la masto, arbo senfolia,

pike faligis stelon kristalan.

birdoj rifuĝas el la lumo;

fulmoj persekutas inon degeneran.

glisanta mi atendas kolizion.

Dividu