La tago falis
(Suso Moinhos)
La tago falis kaj niajn vertiĝojn
dolĉigis en sukceno tempohalta.
Puncoj krevis tra tuta lantapiŝo
kaj ni genuis sur la papavkampo,
nudaj je gestoj, sub kribrita suno.
Patrion ni serĉis inter landlimoj
kaj en ĝi ni resemis la silenton.
Vidu nun, kiel vento ĝin karesas!
Ni nomos ĝin promeso.