kiu timus kiun
(Mao Zifu)
nun ke
ne eblas iri la vojon,
ĝin mi fleksas
kaj tenas sur ŝultro.
plenas de spuroj la bisako
kiel ajn,
paradizo kaj infero
foras same.
simple,
per duono de la norma homo
mi mezuru
marson kaj la unulokan liton.
kosme ne estas vi mi.