Pento
(Mao Zifu)
mi pensis, mi povas konkeri
konatojn, starante sur nekonatan kampon.
pere de vento superŝuti
la lokon per semoj strangaj
ebligas al mi tuj rikolti glorojn nevelkemajn.
ricevinte florojn paperajn,
ilin mi metis sur la kapon
por tenti papiliojn sed venis tineoj.
mi puŝis mian ombron en la sunon,
volonte eklipsi terglobon la etan.
en grandan nigron mi mem falis pretervole.
riĉaj almozuloj serĉas stelojn dum la tago.
mi bruligas miajn vortojn
por doni al ili fumon kulopelan,
ili tamen preferas fetoron
de solida mono aŭ fluida nomo.
per la cindro glacia mi spicas
mian pison. trinki tiun mison, oni diras,
povas kuraci masklan sterilecon.
vere, nun miaj versoj perverse
perversias sur libroj seninkaj.