longa pluvo
(Mao Zifu)
pluvaj sonoj ekster ferfenestro
tiriĝas al kordoj de harpo,
kiun skrapas kaj aŭdigas frostan melodion
fingroj senformaj trans pluraj stratoj.
oreloj kulpemaj falis en la foson,
la koro tamen akceptas punon.
burĝonoj ĵuse stariĝintaj
trafas ŝtormon kun la hajlo,
kiun vintro kovis jam de longe.
fuĝi aŭ rifuĝi nun ne eblas.
hele verdaj branĉoj plenas
de vundoj, tremas en la vento sala.
la haŭto kun fendetoj sorbas
radiojn kaj provas konsoli
la ostojn malvarmajn, prenante
fulmojn por amaj okuletoj
kaŝe faritaj de la feino.
ŝi sidas apud forno bruliganta ŝtipon,
kiu estas trunko mia - ho, donaco al ŝi.