blanko kaj nigro

Publikigita: 2022-02-14 16:17:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

blanko kaj nigro

(Mao Zifu)

sur la terglobo, tiuj antipodoj

ne povas samtempe kundividi

la lumon de la ronda luno.

budho kaj dio kunas en la koro

de la ovo, aprezante koloran militon.

sangon soifi aŭ ruĝumi lipojn

fariĝas ĉiutaga amuzaĵo.

la nigra parto prisondas murdistojn

en sia ombro sub la suno brila,

tenante torĉon kaj pistolon.

sed la blanka siajn okulojn blindigas

kaj prenas tagon por nokto,

timante ke la muro ne kapablus

rezisti al la buŝo kaj oreloj de surdamutuloj.

en la du polusoj estas froste same.

aŭtante katan monujon,

tuneli la diametron volas ratoj,

kiuj ne konscias ke la tubo liganta inferon

kaj paradizon faras nivelon egala.

migrado de arboj estas sinmortigo.

do inertaj birdoj flugas en siaj okuloj

kaj ĉiam atendas kokidojn naskiĝi

el la centro de la tero –

granda eksplodo novan kosmon rezultigu.

Dividu