Aksoj
(Suso Moinhos)
En la vasta halo
mi tegadas aŭtoaksojn.
Al ĉi loko mi revenis
kiel turbo aŭ vortico,
obstine glitante sur spiralo humida.
Senspire, returne
kiel kraka akvorado.
Sub la plaston enŝteliĝas
dronaj timoj,
frostotremoj,
sangogutoj,
epidermo de necerto.
Ekstera pluvo ĉion kovras
kaj plu giradas firmamentoj.