prujno
(Mao Zifu)
profundan nokton senbruan,
la gustoj diversaj de la pli ol duonvivo
fride solidas sur la kapo jam aŭtuna.
en vana atendado
la koloraj sonĝoj
fariĝas blankaj pulvoroj.
ne estas spleno pli ol ke la koro velkas.
la suno julia
ne povas veki la dormanton kun okuloj nefermitaj.
persiste restigante la promeson,
mi ekspektas la sekvantan matenruĝon.
solitero
movas la vivon.
planto
ankaŭ havas dezirojn.
for de sensivo
mi gustumas la voĉojn kaj bildojn memfaritajn.