Sablodolaro
(Suso Moinhos)
Mi volas kuŝi marfunde
kiel sablodolaro,
erinaci sen dornoj,
kaŝe plati surgrunde,
fori por nenifaro,
plenspite la marpezon,
kaj avidon de labroj,
senpike, ĉar supraĵe
jam pikadas la krabroj.
Esti, nu, sablodolaro,
kaj vendiĝi nur trigroŝe
en surtera pulbazaro.