jaroj
(Mao Zifu)
vojo grimpas en la mano.
iuj sulkoj lasiĝas surfrunte.
sur la luno ne troviĝas larmoj.
sekaj riveroj plenas de roseroj.
neĝa hararo trovis printempon.
sur papero. sur ekrano.
karno ŝrumpas. ostoj ŝvelas.
piedoj kuras sur arbojn,
volante veti kun birdoj.
de monto al rivero akvo ne bezonas
flugilojn. for de vento
volo povas venki lumon.
ĵetinte paseon, pasio elfosis
junecon kaj impulson inter rokoj.
neniam falu! mia trunko ligna.
brulo igas pensojn stari.
kadukaj vortoj fariĝu veneno
por narkoti nur analfabetojn.