Glacirompe
(Suso Moinhos)
Post jardekoj,
duonvivo,
sur ferdeko
papermaron
en tradrivo
mi navigis.
Kaj sterila,
polusŝajna,
glacimontis
la folio.
Viv' malgajna, karusela,
kvazaŭ sena je farivo
animkerne min alligis
dum ĉikana sorto fonis.
En konfesa
maro hela
kapitanis
mi avida
sed nur vorton
elkrajonis
glacirompe,
jen: senida.