RESUMO

Lucia Publikigita: 2022-03-10 23:38:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de februaro laŭ la loka tempo la rusa delegacio kaj la ukraina delegacio okazigis intertraktadon en Belorusio. La du flankoj diris post la renkontiĝo, ke ili trovis la ĉefajn punktojn por venonta konsento.

Dum la 5-hora intertraktado, la reprezentantoj de Rusio kaj Ukrainio detale diskutis pri ĉiuj temojn en la tagordo, kaj trovis kelkajn, pri kiuj la du flankoj povus veni al komuna pozicio. "La plej grava afero estas, ke ambaŭ flankoj konsentis daŭrigi la intertraktadon."

Kio estas la lastaj evoluoj de la nuna situacio inter Rusio kaj Ukrainio? Ni kune rigardu:

Rusa prezidento Vladimir Putin subskribis prezidentan dekreton pri specialaj ekonomiaj rimedoj kontraŭ malafabla konduto de la Okcidento.

Franca prezidento Macron telefone interparolis aparte kun rusa kaj ukraina prezidentoj pri la nuna situacio

Ukraina prezidento Volodymyr Zelensky subskribas oficialan peticion pri membriĝo al la EU

Rusio decides fermi aerspacon al flugoj el 36 landoj.

La Centra Banko de Rusio decidis altigi interezprocenton ĝis 20% por konservi financan stabilecon kaj protekti la ŝparaĵojn de civitanoj kontraŭ malplivaloriĝo.

La nokta elirmalpermeso en Kievo estis nuligita. Laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, pli ol 500 000 rifuĝintoj foriris de Ukrainio.

Nun, la landlimoj de Ukrainio restas malfermitaj kun najbaraj landoj Moldavio, Rumanio, Slovakio, Hungario kaj Pollando.

Pri pli da informoj, ni kune zorgu. Mi estas Lucia en Pekino, komentu al mi!

Dividu