STABILECO

Lucia Publikigita: 2022-03-11 20:53:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasinta video, mi menciis, ke “stabileco” estas la ŝlosila vorto de la ĉina ekonomio. En tiu senco, stabiligo de fremda investo same estas grava tasko de la ĉina registaro. Laŭ enketo de la ĉina Ministerio pri Komerco, inter pli ol 3 000 fremdaj entreprenoj, 95% estas optimismaj pri la komerca medio kaj perspektivo pri kresko.

Mi rekomendas al vi du alilandajn komercistojn, ni kune aŭskultu iliajn opiniojn pri la vorto “stabileco”.

La unua estas Ola Kaellenius, CEO de Daimler. Li estas kontenta pri stabila medio, kiu favoras al ekonomia kresko.

La dua estas William Yu, prezidanto de Honeywell China. Li esprimis kredon, ke la ĉina registaro subtenas ilin antaŭenigi entreprenadon en Ĉinio, malgraŭ ke en la mondo okazos grandegaj ŝanĝiĝoj.

Unuvorte, la ekonomio postulas racian anticipon. Akcento de stabileco celas altkvalitan disvolviĝon.

Dividu