Poste
(Suso Moinhos)
Poste,
kiam ne aŭdeblos nia voĉo
kaj radioj, kantoj kaj poemoj
estos nur ciferoj kombinitaj,
kiam ne plu vivos Brilaj, Alkoj, Lumaj,
kaj la paĝoj putros sur silentaj bretoj,
poste,
kiam neniu nin benos
ĉar la idoj ne plu restos,
kiam verkoj, stratoj, parnasoj, personoj,
angoroj, kajtoj, venkoj
estos fine nur polvero en la tempa sablomonto,
tiam, laste,
ni postlasos horizonte,
tre leĝere, senbalaste,
sur linio sunsubira,
nian elanon.