novao

Publikigita: 2022-03-25 16:24:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

novao

(Mao Zifu)


falinte en la nigron dikfluan,

stelo ĉirkaŭrigardas sian lumon.

terglobo estas tabloteniso

kaj la suno, kapo de alumeto.

piede pentrinte orbiton,

laŭ ĝi li flugas kvazaŭ en vakuo.

devio ĉiufoja estas kreo aŭ invento.

futuro kuŝus en lia mano,

se nur ne venus tagiĝo.

kovrante al si la okulojn

per sia kuloto, li sentas

ne pudoron sed senliman nokton.

promenante sur la stratego sunbrila,

li aŭdas ridojn mallumajn.

Dividu