Ekzistas diferenco

Publikigita: 2022-03-28 14:57:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(Fabelo de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof)

Tio estis en la monato Majo, la vento blovis ankoraŭ malvarme, sed la printempo jam venis, tion predikis arbetaĵoj kaj arboj, kampoj kaj herbejoj. Estis amaso da floraĵoj, kaj antaŭ ĉio, supre ĉe la plektbarilo. Ĝuste tie la printempo mem zorgis pri siaj aferoj; ĝi parolis de pomarbo, kiu eligis nur unu solan branĉon, freŝan, florantan branĉon, ŝarĝitan de rozokoloraj burĝonoj. La arbeto certe mem sciis, kiel bela ĝi estas. Tial ĝi tute ne estis surprizita, kiam subite sur la vojo, tute antaŭ ĝi, haltis sinjora kaleŝo kaj la juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi, ke ĝi estas la printempo mem en sia plej bela prezentiĝo. La branĉon oni derompis, kaj ŝi tenis ĝin en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo. Post tio ili veturis al la kastelo, kie ilin akceptis altaj salonoj kaj belegaj ĉambroj. Puraj blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj, kaj belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj, kaj en unu el ili, kiu briletis kvazaŭ ĝi estus skulptita el freŝe falinta neĝo, oni plantis la pomarban branĉon inter freŝaj helaj branĉoj fagaj; estis plezuro ĝin rigardi.

Tiam la branĉo fariĝis fiera, kaj tio estis ja tute kiel ĉe homoj.

Multaj homoj de diversaj specoj trairis la ĉambrojn, kaj laŭgrade de la valoro, kiun ili havis, ili permesis al si esprimi sian admiron. Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe, kaj la pomarba branĉo rimarkis, ke inter la homoj tiel same ekzistas diferenco, kiel inter la kreskaĵoj.

“Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj,” diris al si la pomarba branĉo; kaj ĉar oni ĝin starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro, tra kiu ĝi povis rigardi kiel en la ĝardenon, tiel ankaŭ sur la kampon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj.

“Kompatindaj mizeraj herboj!” diris la pomarba branĉo, “tie oni efektive faris diferencon. Kiel malfeliĉaj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj estaĵoj ĝenerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj estaĵoj sentas. Estas efektive farita diferenco, sed ĝi devas esti farata, alie ĉiuj estus ja egalaj!”

La pomarba branĉo rigardis kun kompato precipe unu specon de floroj, kiuj en granda amaso troviĝis sur la kampoj kaj ĉe la terkavoj. Neniu ligis ilin en bukedon, ili estis por tio tro simplaj, oni povis eĉ trovi ilin inter la pavimaj ŝtonoj, ili ĉie kreskis kiel la plej malbona herbo, kaj al tio ili havis ankoraŭ la malbelan nomon “buterfloroj de la diablo”.

“Kompatinda malestimata kreskaĵo!” diris la pomarba branĉo, “vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas, ke vi estas tiel simpla kaj ke vi ricevis la malbelan nomon, kiun vi havas! Sed kun la kreskaĵoj estas tiel same, kiel kun la homoj, nepre devas ekzisti diferencoj!”

“Diferencoj!” diris la radio de la suno kaj kisis la florantan pomarban branĉon, sed kisis ankaŭ la flavajn buterflorojn de la diablo sur la kampo, ĉiuj fratoj de la sunradio kisis ilin, la malriĉajn florojn tiel same, kiel la riĉajn.

La pomarba branĉo neniam meditis pri la senfina amo de Dio al ĉio, kio vivas; neniam ĝi meditis pri tio, kiom multe da belaĵo kaj bonaĵo kuŝas kaŝite, sed ne forgesite, — sed tio ja ankaŭ estis tute kiel ĉe homoj. La sunradio, la radio de la lumo sciis tion pli bone: “Vi ne vidas malproksime, vi ne vidas klare! Kio estas tiu mizera herbo, kiun vi precipe priĝemas?”

“La buterfloroj de la diablo!” diris la pomarba branĉo. “Neniam oni ligas ilin en bukedon, oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro granda nombro, kaj kiam ili ricevas semon, ĝi flugas en formo de malgrandaj lanaj flokoj super la vojo kaj alkroĉiĝas al la homoj sur la vestoj. Herbaĉo ĝi estas! Sed tio ili ja ankaŭ devas esti! Mi estas efektive tre danka, ke mi ne fariĝis unu el tiuj floroj”

Sur la kampon venis subite tuta amaso da infanoj; la plej juna el ili estis ankoraŭ tiel malgranda, ke li estis portata de la aliaj. Kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero, deŝiris nur la flavajn florojn kaj kisis ilin en dolĉa senkulpeco. La iom pli grandaj infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno; antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita; belege aspektis la verdaj rubandoj kaj la ĉenoj. Sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj. Ili tenis ĝin antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi. Kiu povos tion fari, ricevos novajn vestojn antaŭ la fino de la jaro, diris la avino. La malestimata floro estis en tiu okazo ŝatata profeto.

“Ĉu vi vidas?” diris la sunradio, “ĉu vi vidas la belecon, ĉu vi vidas la potencon de tiu floreto?”

“Jes, por infanoj!” respondis la pomarba branĉo.

Jen sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin; parton de la radikoj ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo, la aliajn ŝi volis vendi al la apotekisto kiel kuracilojn.

“Beleco estas tamen io pli alta!” diris la pomarba branĉo. “Nur la elektitoj venas en la regnon de la belo! Ekzistas diferenco inter la kreskaĵoj, kiel ekzistas diferenco inter la homoj.”

La sunradio parolis pri la senfina amo de Dio al ĉia kreitaĵo kaj al ĉio, kio havas en si vivon, kaj ke Li en la tempo kaj la eterneco distribuis ĉion egalmezure.

“Jes, tio estas via opinio!” diris la pomarba branĉo.

Nun en la ĉambron eniris homoj, kaj venis ankaŭ la juna grafino, kiu tie bele starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin. Ŝi alportis floron, aŭ ion similan, kiu estis kaŝita inter tri aŭ kvar folioj, kiuj estis tenataj ĉirkaŭ ĝi konuse, por ke nenia trablovo aŭ venteto povu ĝin difekti. Ĝi estis portata kun tia zorgemeco kaj singardeco, kiun oni ne uzis eĉ por la delikata pomarba branĉo. Tre singarde oni nun forprenis la grandajn foliojn, — kaj kio aperis? La malgranda floka semkrono de la flava malestimata buterfloro! Ĝin la grafino estis diŝirinta tiel singarde kaj portis tiel zorge, ke neniu el ĝiaj delikataj plumetoj, kiuj formis kvazaŭ ĝian nebulan ĉapeton kaj sidis tiel malkompakte, forbloviĝu. Sendifektan kaj belegan ŝi nun ĝin havis; ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon, ĝian belecon, kiam la vento forblovus la semkronon.

“Rigardu, kiel mirinde bele Dio ĝin kreis!” diris la grafino. “Mi pentros ĝin kune kun la pomarba branĉo; estas vero, ke ĉi tiu estas senfine bela, sed en alia maniero ankaŭ tiu malriĉa floro ricevis de Dio tre multe da beleco. Kiel ajn malsimilaj ili estas, ili tamen ambaŭ estas infanoj en la regno de la belo.”

Kaj la sunradio kisis la malriĉan floron kaj kisis la florantan pomarban branĉon, kies folioj ĉe tio kvazaŭ ruĝiĝis.

Malnova tomba ŝtono

En malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras “la vesperoj plilongiĝas”, la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankoraŭ trankvile kaj varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne parolis; ili parolis pri malnova granda ŝtono, kiu kuŝis malsupre sur la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili sekiĝu en la suno, kaj kie la infanoj volonte ludadis, — tio estis en efektiveco malnova tomba ŝtono.

“Jes,” diris la mastro, “mi opinias, ke ĝi devenas el la malnova malkonstruita monaĥeja preĝejo; kiel la katedro, tiel ankaŭ la monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro aĉetis kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed ĉi tiu ŝtono restis, kaj de tiu tempo ĝi kuŝas sur la korto.”

“Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono!” diris la plej aĝa el la infanoj; “oni povas ankoraŭ vidi sur ĝi sablan horloĝon kaj pecon de anĝelo, tamen la surskribo, kiu troviĝis sur ĝi, preskaŭ tute defrotiĝis, nur la nomo ‘Preben’ kaj tuj post ĝi granda ‘S’ kaj iom pli malsupre la vorto ‘Marta’ estas ankoraŭ rekoneblaj; sed pli oni ne povas deĉifri, kaj ankaŭ tion oni rekonas nur post pluvo aŭ post lavo de la ŝtono.”

“Ho Dio! tio estas la tomba ŝtono de Preben Svan kaj de lia edzino!”

ekkriis maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis en la ĉambro. “Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo de mia knabeco; ĉiuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj Marta! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta ŝtona ŝtuparo antaŭ la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn branĉojn, kaj ili kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fariĝis tre ĝoje en la animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malriĉuloj, ili nutradis ilin, donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro tie ĉe la maljuna Preben, kiam ŝi ĵus mortis; la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro kuŝis ankoraŭ en la dormoĉambro, tute apude de tiu ĉambro, en kiu ni sidis, — li parolis kun mia patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fariĝos ĉe li, kiel belege estis antaŭe, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis tiam malgranda, kaj mi staris kaj aŭskultis, sed stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri la tago de la fianĉiĝo, pri tio, kiel ĉarma ŝi estis, kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi. Li parolis pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, — kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri la tempo de la espero... jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan. La tempo iras kaj ĉio ŝanĝiĝas! Mi memoras plej klare la tagon de ŝia enterigo; la maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. Kelke da jaroj antaŭe la geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la ŝtonon kaj metis ĝin sur la tombon, — kaj unu jaron poste oni ĝin denove levis kaj oni metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj supozis kaj asertis! La postrestaĵo transiris al parencoj, kiuj loĝis tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni antaŭe nenion iam aŭdis. Ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. Kiam poste oni faris tion saman kun la monaĥeja preĝejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba ŝtono de Preben kaj Marta, kiel ankaŭ ĉio alia, kio tie troviĝis, trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj, kaj okazis tiel, ke tiu ŝtono ne estis disbatita kaj uzita, sed kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj neniu plu ilin memoras!”

La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis malĝoje la kapon.

“Forgesita! Ĉio estos forgesita!” li diris.

Post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur seĝon malantaŭ la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata, sed nun kuŝis kiel granda folio de historia libro. Ĉion, kion la knabo aŭdis pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la ŝtono. Li rigardis al ĝi malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan aeron, kaj estis, kvazaŭ la vizaĝo de Dio radias sur la teron.

“Forgesita! Ĉio estos forgesita!” estis dirite en la ĉambro; kaj en tiu momento anĝelo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj flustris mallaŭte: “Konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forviŝita surskribo, la aerdetruita tomba ŝtono konserviĝos en helaj oraj trajtoj por la venontaj generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la malnovaj stratoj, ridetante kaj kun freŝaj ruĝaj vangoj sidos sur la ŝtona ŝtuparo sub la tilio kaj kapsalutados malriĉulojn kaj riĉulojn. La sema grajno de ĉi tiu horo post serio da jaroj disvolviĝos en florplenan poemon. La bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj.”

Dividu