Dancanta Satiruso
(Suso Moinhos)
Vi elvokis la maron
kaj inundis la urbon.
Denove oceane
ripozas la muraj pektenoj,
fordron' sonorila
obtuzas en ĉiu angulo.
Ondoj batas ĉe la pordoj
silabante vian nomon,
kaj mi aŭdis la homojn
kun rigard' alabastra
flustri ĝin per salaj gorĝoj.
Tamen ene de vi
alia muziko sonas.