La Avo Malsaĝa (Laŭ ĉina fablo)

Publikigita: 2022-04-07 17:22:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Avo Malsaĝa (Laŭ ĉina fablo)

(Armand Su)


lam vivis maljunul’ oldaĝa.

Oni nomis lin Avo Malsaĝa.

Antaŭ lia domo monto staris,

kiu al li rektan vojon baris.

Tio la eliron ege ĝenis.

Jen kaprico lian cerbon venis.

Ekis li transporti ŝtonon post ŝton’

por forigi I’ monton de antaŭ I’ dom’.


Trans la monto vivis av’ alia.

Eksciinte pri intenco lia,

diris li al Av' Malsaĝa moke:

“Mi ne tion farus vialoke.

Vi jam ne plu estas juna homo

por transloki ĝin de antaŭ I’ domo.

Tiel febla estas via forto,

kaj atingos baldaŭ vin la morto.

Tiam via peno iĝos vana.

La mont’ restos en la loko sama.”

L' Av' Malsaĝa diris: "Vi ja pravas.

Sed mi la posteularon havas.

Post mort' mia filoj miaj restos,

Kaj post ili ankaŭ nepoj estos.

Ĉiuj ni daŭrigos kun obstino,

kaj ĉi monton igos for ĝis fino."


La ĉielreganto tion aŭdis,

kaj la diron de la Avo laŭdis.

Lian firman volon Li admiris,

kaj lin helpi tuj Li ekdeziris.

Al du forteguloj I'ordon-vorton

diris Li ke l’monton tuj transportu.

Tagon poste I’ monto ne plu staris,

kiu la eliron de la Avo baris.

Dividu